Tombonokto
{Mikko Jalkanen)
Rakonto por gejunuloj kaj geavoj
WHH 91 E
2008
(Dekstre Kategoriat - vi trovas la ĉapitrojn laŭnumere. Kansi = kovrilo)
(Lingve kontrolas: Dorota)
La suno varmigis la rokon kaj odorigis  grizan likenon. Peter sidis sur la trunko de falinta arbo kaj rigardis al la lago. Ankoraŭ du kaj duona monatoj sen amikoj, sen kinoj. Sen televidilo, sen kafejoj, sen vera, reala mondo kaj komputiloj. Kial la gepatroj devis esti instruistoj kun longa somerferio, kaj kial ili nun devis resti tiom longe en tiu ĉi sovaĝejo? Kiam avo mortis kaj avinon oni kondukis en maljunulejon, tiu ĉi ”paradizo” restis vaka. ”Ĉifonkabo”, jen la nomo de ĉi feliĉejo. Kaj en  vilaĝo nomata ”Vintrovilaĝo”.
Ofte Peter ja vizitis ĉi tie, ĉe la avo kaj la avino. Fiŝkaptis surstrande perkojn, fritis kolbasojn surfajre, padelis memfaritan floseton en la golfo, tamen  post kelkaj tagoj ĉiam povis reveni en la civilizitan mondon.
La krespetojn kaj kompoton de la avino – ilin li ne plu ricevis. Kompoton, en kiu estis tro multe da sukero, kiel la patrino ĉiam memoris atentigi la patron. Nun la avino ne plu povis veni ĉi loken, por friti, por konfiti. Ne plu ŝi eĉ parolis, ne konis iun, la morto de la avo silentigis ŝin, ŝi nur sidis en apogseĝo en strange odoranta ĉambro kaj lulis sin mem.
Peter ekstaris de sur la trunko kaj promenis stranden. Kajo ne estis longa, la plej grandan parton de ĝi glacio rompis printempe. ”Estu tiel”, la patro diris. ”En saŭno ja troviĝas pumpilo, pli bone per ĝi ĉerpi akvon ol per sitelo el la lago.”
Peter tuŝis la akvon per sia mano. La frusomera malvarmo pikis la fingrojn. Peter ne estis unu el tiuj, kiuj naĝas eĉ vintre en glacitruoj. Brilu la suno varmige ankoraŭ kelkajn tagojn.
La patro venis laŭpade stranden kaj ekis fendi brullignon.
- Vi staplu ĉi tiujn malantaŭ la saŭno, la patro diris.
Peter promesis, li faros tion vespere. Nun li prenis fishokilon kaj vermujon de sub la saŭna verando.
- Ne restu longe, la patro diris laŭkutime.
- Ne ne. Ioman tempon mi fiŝos en Pineogolfo.
Peter puŝis la boaton akven kaj ekremis. La kvieta akvonivelo fendiĝis sub la boato, el tra-aere revenantaj remiloj falis perle akvogutoj. Kelkaj mevoj flugis super la boato.
- Mi havas nenion por doni al vi, ankoraŭ, Peter diris al la birdoj.         La mevoj ŝvebis pli foren, kvazaŭ ili komprenus la parolon.
Post kiam Peter remis ĉirkaŭ la kabon, li turnis sin por rigardi irodirekten, lasante la remilojn ripozi enaere.
En la kutima fiŝloko de Peter estis boato. En ĝi sidis nigrahara knabino, sidis kun fiŝvergo en sia mano. Fi porkon, Peter pensis. Mi devas iri aliloken.
Peter ekremis, direktis sin preter la knabino en la golfon, tiris kelkfoje tro forte la remilojn, antaŭ ol komprenis, ke li provas ion specialan montri al la knabino, kaj ekregis sin. Kiam la boato estis ĉe la knabino, Peter turnis kaŝe la kapon por rigardi ŝin. Li neniun konis ĉi tie, kompreneble ankaŭ jena knabino estis fremda. Sed ĉarmaspekta, Peter pensis. Ne bela,  vere ne, sed rava. Kaj memfida.
Tiom memfida, ke ŝi fiksrigardis al Peter kaj levis la manon.
- Saluton, la knabino kriis. – Venu fiŝhoki, venas fiŝoj de ĉi tie.
- Ja mi tion scias, Peter respondis, iom akre. – Estas mia loko.
La knabino ekridis. – Ĉu vere, miakomprene la strando apartenas al mia avino.
Peter eksilentis, metis remilojn en la akvon por iri pluen, sed la knabino postulis: - Nu venu. Vi estas la sola juna persono ĉi-vilaĝe.
Peter pensis, ke li do estas la sola amikebleco, sed konstatis, ke same estas ankaŭ rilate al li. Se li ne la tutan someron volis esti nur kun la gepatroj, li devis kontentiĝi je knabino. La klaskamaradoj estus ridintaj, sed ili ja ne scias, kaj ne scios, certe. Peter turnis la boaton, kelkfoje tiris per la remiloj, lasis la boaton albordiĝi. La poŭpo koliziis kun la boato de la knabino.
- Mi estas Anne, ŝi diris.
- Peter, li diris, kaj pensis, ke manpreme li ne salutos.
- Vi estas la nepo de Kettunen, la knabino diris. – Mi vidis vin en la funebra soleno de via avo.
Peter provis rememori la vizaĝon, sed ne sukcesis. Tiutempe li estis tiom ĝenita pro sia malĝojo, ke li nur glutis larmojn kaj kaŝis sin malantaŭ la dorsoj de pli aĝaj homoj.
- La avino loĝas tie, fine de la golfo. Al la domo iras pado tra tiu arbustaro.
Peter memoris la domon. – Ja, mi vizitis tie, li diris. – Kaj via avino multfoje vizitis nin. Aŭ fakte mian avinon. Sed vin mi ne memoras.
- Nun estas la unua somero, kiun mi plene pasigas ĉi tie. Patro kaj patrino dividas siajn aĵaĉojn, kaj min ili puŝis al la avino.
- Aĵaĉojn?
- Ili eksedziĝas. Kaj bone tiel, ĉiam ili kverelis. ”Pro la infano ni estas kune”. Kaj fekaĵon. Kiel viaj gepatroj?
- Tie ili sidas en fotelo, trinkas kafon kaj samopinias.
- Ho, tiamaniere…
Peter ĵetis la hokon en la akvon, la korko flosis ruĝa ĉe verda nimfefolio.
Fiŝo kaptis la hokon de Anne, la flosilo sinkis en la akvon, kaj Anne levis perkon aeren. Ŝi malhokis ĝin, mortigis kaj metis en sitelon, kie jam troviĝis kelkaj perkoj kaj leŭciskoj.
- La leŭciskoj estas por la kato, Anne diris. – La perkojn la avino fritas, kvankam ili estas tiom ostozaj, ke tre multajn oni ne emas manĝi. Aŭ la avinjo jes, maĉaĉas fiŝostetojn el buŝangulo. Ĉu agrable rigardi, ĉu? Kvankam aliel ŝi ja estas tre taŭga virino.
- Ne metu vermon en la hokon, tiam vi ne devos rigardi la maĉadon.
- La avino tiom ĝojas, kiam ŝi ricevas fiŝojn, ke mi ne povas ne hoki. Krome mi ja senskvamigas ilin. El perkoj kaptiĝas dornoj en fingrojn. La fingropintoj inflamiĝas, kaj mi devas suĉi ilin. Ne diable, for mi ĵetos la fiŝojn…
Tamen Anne tion ne faris, kaj post duona horo Peter donis siajn kaptitaĵojn en la sitelon de Anne. Anne devis foriri por manĝo.
- Kaj mi devas stapli lignon malantaŭ nia saŭno, Peter diris. Ili purigis la hokojn, vindis ŝnurojn ĉirkaŭ la vergojn kaj puŝis la boatojn aparten.
- Morgaŭ samtempe, Anne diris, kaj Peter rimarkis, ke li ĝojas pri tio. Li levis la manon salute, diris ”ĝis morgaŭ” kaj ekremis.
Hundo promenis post nigrevestita viro
de strando al domo, kun eligita lango, spiregis,  sternis sin ĉe la ŝtupara ŝtono sur sia
propra mato. La viro iris enen, revenis, portis iom da kolbaso, dispecigis ĝin
antaŭ la hundon, verŝis freŝan akvon en trinktason, skrapetis la hundon  malantaŭ la orelo.
La
suno descendis, vertikala branĉo de pineo fendis la vesperruĝon. Iu
malfrua birdo flugis trans la lagon el unu insulo en alian. La nigrevestita viro eksidis sur
ligna benko ĉe la pordo kaj ekmeditis. Kiam la ruĝo jam formortis, li stariĝis,
iris enen, manĝis la reston de la hunda kolbaso kaj kuŝiĝis vestita sur la
liton por dormi.
Matene Peter vekiĝis, frotis siajn manojn unu kontraŭ la alia. En la manoj restis rezino post la vespera staplado, kvankam li saŭnis kaj multfoje lavis la manojn.
Peter memoris Anne, kaj io en lia animo saltetis. Jen amo, li pensis, kaj tuj poste, ke tamen ne. Li leviĝis, descendis de sia subtegmenta ĉambro, iris pisi kaj poste enen. La patro kaj la patrino salutis bonmatene ĉe la tablo. Peter verŝis teon, la patrino puŝis panon pli proksimen, ambaŭ parolis ion tian, kion oni matene parolas. Peter manĝis du buterpanojn kaj iris eksteren. La patro vokis post li, demandis, ĉu Peter volas posttagmeze veni kun la gepatroj al la rondiranta butikaŭto. Peter volis, bone li havus tempon antaŭ la vespero kaj la renkonto. La aŭto haltos en unukilometra distanco, en la korto de iama popollernejo.
Lastvespere, kiam Peter staplis la lignon, la patro kaj la patrino enakvigis fiŝretojn. Tute proksime, proprastrande, de tie iam venis multe da fiŝoj. Nun la patro venis post Peter al la bordo, boate ili iris al la retoj. Peter remis, la patro levis la retojn. Venis nur du dikaj leŭciskoj. Ili ne havis katon, do la patro fosis la fiŝojn en kompoŝton.
Al la butikaŭto ili iris boate. En la lerneja korto jam duondeko da homoj atendis kun siaj aĉetsakoj. La patro iris al la viroj, la patrino al la virinoj. Peter eksidis sur ŝtono, fosis piedfingre sablon antaŭ si, aŭskultadis la parolojn de adoltoj. Onidire iu de ie ŝtelis terpomojn el kelo. Iu viro estis kun iu ino tiamaniere. Oni pugnobatiĝis en la dancejo. La edzino de Maittala malaperis.
- Malaperis? iu demandis pli laŭte.
- Jam unu semajnon oni ŝin ne vidis, klarigis iu alia. – Mi vizitis tie, sed ne sukcesis eniri. Maittala staris porde kaj ne paŝis flanken. Mi demandis al li, kie la mastrino? Diris, ke tiu iris parencumi, sed kredu tion, kiu volas. Ĉu ŝi eĉ havas parencojn, almenaŭ neniu pri tio aŭdis? Kaj la vestoj malaperis. Paltoj kaj tiaĵoj.
- Kiel vi eble tion eksciis? la patro demandis.
- Kiam mi kaŝe rigardis enen en la vestiblon, en la rako pendis nur viraj vestoj.
Peter pensis, ke se la virino iris al siaj parencoj, ŝi kompreneble kunprenis siajn vestojn, sed nenion li diris.
- La geparo ne vivis en konkordo, sciis iu.
- Kiu povus kun Maittala, plenfreneza viro, diris iu alia.
La butikaŭto alvenis polvige al la korto. La homoj eniris. Peter restis sidi sur la ŝtono, atendis en la sunlumo. La unuaj viroj revenis eksteren preskaŭ tuj, kun bierkorboj.
- Prenu, knabo, bieron, unu el ili diris preterire al Peter, ne restis tamen atendi la respondon sed direktiĝis pade en la arbaron.
La patro kaj la patrino venis, kun dikaj aĉetsakoj. La patrino etendis al Peter glaciaĵon, ekrigardis trans la ŝultron de Peter. Peter turnis sin, vidis nigrapaltan viron proksimiĝi, kun nigraj gumbotoj kaj nigra ĉapelo.
- Jen Maittala, la patro flustris al Peter, kaj Peter memoris, kion li aŭdis. La edzino de Maittala parencumis. Aŭ forkuris. Aŭ estis mortigita, Peter daŭrigis la penson. Murdita, kompreneble, strangolita kaj enterigita en marĉon. Lastprintempe Peter komencis legi detektivromanojn, kaj nun ŝajnis en la afmosfero troviĝi iu tiaspeca intrigo.
En la boato la patro remis kaj Peter stiris. Motoron ili ne uzis, la patro malamis ĝian bruon, kaj pli volonte remis eĉ longajn distancojn. Kiam oni remis, oni ankau kapablis diskuti kun aliaj.
La gepatroj parolis pri Maittala, antaŭnome Matti. Kiel junulo Matti estis pravaspekta viro, samaĝa kiel la patrino, samklase ili trairis la lernejon, unufoje eĉ dancis kune en iu somera vespero, kiam la vilaĝaj gejunuloj kolektiĝis en malplena fojnejo. Eĉ tiam Maittala estis ebria, bruaĉis, interbatalis, estis forĵetita far la aliaj junuloj. Iom poste li estis enkarcerigita por ioma tempo pro etaj ŝteladoj, revenis el prizono kiel morna viro en sian hejmdomon, kie unue mortis la patrino kaj iom poste la patro. Edzinon Maittala trovis neniu scias de kie. Ŝi ne partoprenis en la komuna vivo de la vilaĝanoj, la geparo vivis duope. Infanojn ili ne havis.
Eble Maittala ne plu havas edzinon.
-Li mortigis la virinon, Peter proponis de sur la poŭpa boatbenko.
- Sensencaĵoj, la patrino diris. – La edzino suferis sufiĉe kaj eskapis.
- Laŭ vilaĝanoj Maittala estas riĉa, la patro diris post ioma tempo. – Ne aĉetas alkoholon, vivas per malkara kolbaso kaj lagaj fiŝoj.
- La homoj parolu kion ili parolas. Neniajn trezorojn li havas, senlaborulo, la patrino opiniis.
- Amuze pensi, ke li havus monbiletojn en laktujo. Aŭ orbulojn sub la kela planko, Peter diris.
- Maittala estas nur olda, malriĉa, malsana kompatinda viro, la patro diris, tiel finante la konversacion pri jena temo.
La boato alvenis hejmborden, la varojn ili portis al la domo. La patrino komencis prepari manĝaĵon, la patro ordonis, ke Peter helpu lin ĉe riparado de la aĉa, kurta, ŝtona kajo. Peter vadis en la lago, levis ŝtonojn, malvarmis, intermite grimpis teren por ripozi. La patro portis ŝtonojn el arbaro, vestita en sia blua sportpantalono. Truhava ĉemizo malpuriĝis tiuloke, kie li tenis la ŝtonojn. Peter konstatis, ke li ĝojas pri tio, ke lia patro estas lia patro. La patrino venis ŝtuparen, vokis ilin manĝi. Maaanĝi, ŝi vokegis, kvankam pro distanco tio ne estis necese.
Anne jam estis kaptinta kelkajn iom  pli grandajn perkojn, kiam Peter remis surloken. Sur ebena ŝtono ŝi estis  farinta etan fajron. La fiŝojn ŝi jam purigis kaj nun fritis.
-  Venu manĝi, Anne kriis jam de malproksime. – Mi kunprenis salon por gusto, ŝi  daŭrigis kaj turnis la fritaĵojn.
Peter  iom miris, li ne rajtis sola fari fajron, kaj certe ne kapablis pretigi kaj  friti fiŝojn. Li ekpensis, ke li estas dorlotita infano, kiu nur atendas, ke li ricevas de aliaj ĉion preta, kontraŭe al Anne, kies gepatroj kverelis kaj tial  ne havis tempon intermiksi sin en ŝia vivo.
Peter  tiris la boaton parte sur la teron kaj iris al Anne. En akvo, inter lagaj  herboj, staris sukobotelo. Ŝajne Anne jam anticipe planis aranĝi al Peter ion  surprizan kaj refreŝigan. Anne rulis fiŝon en grandan alnofolion kaj etendis  ĝin al Peter. Peter maĉis, serĉis fingre fiŝostojn en sia buŝo, laŭdis la  guston. Anne mastrumadis, kiel edzino, Peter pensis, tamen ne malice. Anne  estis samspeca kiel lia patrino, kiu sola devis fari ĉion en la hejmo, kaj patro  eĉ vespere pensis nur pri siaj lernejaj laboroj.
Kiam ili jam manĝis kaj lavis  al si la manojn, Peter demandis:
- Ĉu vi konas Matti Maittala?
-  Mi kelkfoje vidis lin. Ne amuza viro ververe.
-  Antaŭ unu semajno lia edzino malaperis.
-  Malaperis? Kiel? Erariris en arbaro?
-  Ne ne, neniu scias. La vilaĝanoj diras, ke Maittala rakontis, ke lia edzino  iris viziti siajn parencojn.
-  Kial ne, ĉu estus ia miraklo?
-  Onidire malaperis aĵoj. Mi kredas, kaj ankaŭ multaj aliaj, ke Maittala mortigis  sian edzinon kaj kaŝis ie la kadavron. Alligis ŝtonojn ĉirkaŭ la maleoloj kaj  ĵetis la virinon en la lagon. En iun profundan lokon. Li ja estas fiŝisto, li  konas la fundon.
- Ho ve,  Anne entuziasmiĝis. – Kompreneble tiel okazis. Unue la virinaĉo senviven per  hakilo kaj noktomeze lagomezen kaj plumps. La hakilo la saman vojon. Pluvo forlavas la sangon de  malantaŭ la saŭno. Neniu scias ion demandi, ĉar mankas la kadavro.
Peter  ekĝojis, ke iu samopinias kun li. Kaj eĉ pli, kiam Anne daŭrigis:
-  Aŭskultu, viro, estu la solvado de la Maittala-kazo nia ĉefa okupo ĉisomera.
-  Miaflanke konvenas, Peter jesis, kvankam la sekvaj vortoj de Anne iom  terurtremigis lin.
- Ni devas spioni Maittala. Pli  volonte nokte, nokte tiaj moviĝas en siaj krimaj agoj.
- Nokte, Peter  diris, kaj meditis, kiel li povus pro la gepatroj iri arbaren nokte. Kaj ĉu li  eĉ havus sufiĉan kuraĝon. Kaj tamen li daŭrigis: - Nokte, kompreneble.
Tamen li dubis, ĉu ili ion  sukcesos ekscii ĝuste en tiu diurna tempo, sed laŭte nenion diris, pensante, ke  Anne kredos lin timema.
Peter estas plaĉa knabo, Anne pensis malfrue vespere, kiam ŝi kuŝis en sia lito en korta konstruaĵo. Neniu alia dormis tie, la avino kaj la patrino tranoktis en la doma dormĉambro. Peter timas, Anne opiniis kaj poste iom meditis, ĉu ankau ŝi mem timas. Eble jes, ŝi konfesis, sed tio ne povis deteni ŝin de ekiro.
Anne surmetis vestojn, malfermis la knarantan pordon kaj iris korten. Ŝi kaŝiris pretermure al la arbarrando, kaj de tie al la pado. Komence la vojeto iris tra senarba herbejo, estis iom krepuske, surĉiele videblis ankoraŭ la lasta ruĝo de la subiĝinta suno. Anne promenis rapide, enspiris la nokte malvarman aeron, lasis siajn piedojn serĉi la de ŝi bone konatajn ŝtonojn kaj arboradikojn. La padon oni ne multe uzis, ĝi jam preskaŭ malaperis sub la arbustoj.
Ĉe la fino de la golfo, apud la pado, staris granda ŝtono, unu el la plej karaj lokoj en la infanaĝo de Anne. Nun nokte ĝi aspektis timiga, gnomeca, kiel ŝtono, en kiu ensorĉita princino atendas la savantan princon. Arbustaro susuris malantaŭ la ŝtono. Anne haltis rigardi, sed nenion vidis. La nokta arbaro havas sian propran vivon, strangan al homo, kaj ĉio stranga timigas la homon, almenaŭ knabinon kiu aĝas nur dekkvar jarojn.
La vento ekis de la lago kaj vivigis la arbaron. Anne daŭrigis sian iradon, ne multe rigardis flanken, fiksis siajn okulojn en la padon kaj tamen foje falis pro iu pli alta arboradiko. Post la golfo la pado leviĝis en sekan pinaron, iom pli poste puŝiĝis en juniperan arbustaron. Kaj ĉiu junipero ŝajnis havi okulojn kaj manojn, kaj avide atendantan buŝon.
Anne forpelis el siaj pensoj la juniperajn koboldojn kaj descendis en foliarbaron. Inter betuloj Anne iris singarde antaŭen, preta eskapi se bezone. Baldaŭ ambaŭflanke videblis akvo, la pado puŝis sin en kabon, kaj antaŭ ŝi aperis blanka dommuro. Anne haltis, okulumis, ĉu eble ie videblas lumo, aŭskultis. Nenio. Anne iris pli proksimen. La ĉielruĝo jam malaperis,  horizonte kuŝis nur kelkaj heletaj nuboj.
Anne kaŝrigardis ĉirkaŭ la domangulo, iris en la etan senmuran verandon, aŭskultis ree. La ondoj plaŭdetis sur bordaj ŝtonoj, tremoloj susurigis siajn foliarojn. Ĉe la pordo ascendis verda, ligna ŝtuparo supren al luko en la plafono. Anne etendis la manon, kaptis ŝtupon kaj komencis kun tremantaj membroj grimpi.
La nigrevestita viro venis remante de
sur la lago al la morna bordo. Li tiris la boaton surteren, levis fiŝkorbon el
la boato kaj portis ĝin en arbustaron, purigis tie la fiŝojn, ĵetis viscerojn
en  kompoŝton. Kelkajn fiŝojn li donis al
la hundo. Tiu bojetis, svingis la voston kaj manĝis. La plej grandajn fiŝojn li
volvis en paperon kaj portis en kelon. En la kelo li malfermis botelon da mineralakvo,
eltrinkis ĝin per unu gluto, remetis la malplenan botelon en la korbon kaj iris
eksteren. La pordo de la korta konstruaĵo moviĝetis, kvazaŭ iu
apogus sin kontraŭ ĝi, de ene aŭdiĝis malalta lamenta veo. La nigrevestita viro
vespiris, prenis akvon en ujon, portis ĝin en la konstruaĵon. ”Trinku”, li
diris, kaj en lia voĉo nestis zorgo, nur zorgo.
Policestro Mikael Ratia trastudis  ĉagrenita siajn paperojn. Huttunen venis matene viziti la vilaĝon kaj nun li  kuŝas sur la planko de karcero, kaj certe daŭros longe, antaŭ ol Ratia povus lin lasi  eksteren.
Tagmeze  iu ŝtelis biciklon antaŭ la vendejo. Kompreneble ĝi ne estis ŝlosita. Ratia  insultis tial la posedanton de la biciklo, sed promesis reakiri la biciklon ĝis  la vespero. Nome, li havis certan suspekton pri la ŝtelinto. Same ankaŭ pri tiu  ulo, kiu malplenigis la pneŭmatikojn de la aŭto de bankdirektoro.
Ratia  iris al la loka drinkejo kaj trovis la filon de Huttunen tie. Baldaŭ  tiu jam pumpis aeron per la pumpilo de la polica Lada en la pneŭmatikojn de  Mercedes Benz. Kompreneble temis pri venĝo.  La direktoro ne promesis prunton al Huttunen.
Mikael telefonis al sia edzino,  Bitte. Li volis nur aŭdi ties voĉon. Bitte ne havis multe da tempo, en la vendejo estis klientoj. Unu  aferon ŝi tamen rakontis, ĉar ŝi pensis, ke tio interesas ŝian edzon:
- Nia  butikaŭto revenis el la orienta flanko de la lago. En Vintrovilaĝo iu rakontis, ke tie  malaperis virino. Iu Maattanen.
-  Verŝajne Maittala, Mikael diris. – Ŝia edzo iam havis malakordon kun polico, en  sia juneco. Ne plu, nuntempe li estas abstinulo kaj homtima. La edzinon mi  neniam vidis.
-  Jes, Maittala estas ŝia nomo. Ĉu vi povus ion fari por la afero?
-  Mi telefonos al Maittala kaj vespere rakontos al vi, kion mi aŭdis.
- Bone.  Kaj prizorgu pri vi mem tie inter la krimuloj.
Tiel Bitte ĉiam diris, kvankam  en la vivo de Mikael la plej danĝeraj uloj estis pomŝtelantoj. Krome Mikael  estis afabla viro, kaj li akordiĝis bone kun kiu ajn.
Mikael prenis katalogon kaj decidis telefoni tuj. Sed  ne telefonis, ĉar Maittala ne havis telefonon. Mi vizitos tie la sekvan fojon,  kiam mi veturos al tiu lagoflanko, Mikael decidis kaj forgesis la aferon.
Ami  venis al laboro. Lia familia nomo estis Rossi. Mikael rakontis, ke patro-Huttunen estas en karcero,  kaj filo-Huttunen pumpas aeron. Kiam patro-Huttunen malebriiĝos, Ami devas demandi  al li, kie tiu lasis la biciklon. Malhela virinbiciklino. Kie la viro  drinkis, tie certe la biciklo troviĝos. Iru kaj alportu la biciklon al  sinjorino Raninen. – Kaj saluton al vi, mi iras fiŝkapti.
Tiel li  diris, kaj ekis.
Anne levis la klapon, aŭskultis iom, rampis enen kaj malfermis silente la klapon. Ene ŝajnis esti mallumege, antaŭ ol la okuloj alkutimiĝis al la lumo kiu tragutis tra la fendoj en la muro. En la subtegmentejo troviĝis multaj kartonaj kestoj plenaj de vestaĵoj. Aliflanke videblis pordo al krude konstruita ĉambreto. Anne ŝteliris al la pordo, malbenis la subpiede knarantajn tabulojn, turnis la anson. La pordo estis hokita. Anne frapis, mallaŭte, atendis iom kaj frapis denove. ”Kiu tie?” aŭdiĝis de interne voĉo, kiun Anne difinis timema.
- Mi, Anne, Anne respondis. Hoko leviĝis, Anne apertis la pordon kaj iris enen. Tra la eta fenestro de la ĉambro videblis betulaj branĉoj, malantaŭ ili akvo kaj translaga bordo. Anne eksidis sur la litrando, Peter rampis apuden.
- Kial vi ĉitempe alvenis? Peter demandis.
- Mi ja devas praktiki. Ankaŭ vi devus. Venu al mi iun nokton, kaj  ni iros al Maittala. Nokte tio ja devas okazi.
- Stultulo, Peter diris. – Nokte ĉiuj dormas, mi almenaŭ. Kaj ĉu ni vere povas tie fari ion necesan?
- Ni spionos, Anne diris, kaj akcentis la lastan vorton. – Unue ni solvos la misteron de la edzino de Maittala kaj poste alarmos la policon veni surloken.
- Ni devas havi bonegan pruvon, Peter diris.
- Ĝuste tion ni akiros, Anne diris certavoĉe.
De malsupre aŭdiĝis sonoj. La klapo malfermiĝis, iu venis alen. Anne rapide etendis sin murorande, tiris litkovrilon super sia kapo. Peter daŭre sidis surlite. La pordo apertiĝis, la patrino rigardis enen.
- Mi aŭdis ion, ĉu vi malsanas ĉi tie?
- Mi pisis ekstere, Peter diris. – Kaj iom kantetadis, pardonu min. Vi iru dormi, bonan nokton.
La patrino tuŝis la frunton de Peter. – Almenaŭ vi ne havas febron, ŝi diris, kisis la knabon survangen kaj foriris.
Anne leviĝis, ridetis mallaŭte. – Imagu, se via patrino trovis min. Kion ŝi estus pensinta? Ke mi amindumas ŝian fileton?
- Pah, Peter diris, kaj ĝojis, ke Anne ne povis vidi lian ruĝiĝon en la krepusko. – Kaj silentu, kioma horo estas? Vi devas foriri tuj, kiam la gepatroj reekdormos.
Anne rigardis sian horloĝon.  – Ŝajne dudek minutojn post la unua. Mi kuŝos ĉi tie ĝis la dua kaj foriros.
- Bone tiel, Peter diris kaj klinis sin por rigardi eksteren tra la fenestro. La lago vivis malantaŭ la betulo, spiris per siaj ondoj kaj glatigis la memon de Peter, kiu stormis pro la konscio, ke li havas virinon en sia lito, kaj li ne sciis, kion fari kun tiu.
- Stultulo, kial vi tie sidas? Anne demandis. – Venu miaflanken kaj ni interparolu mallaŭte, por ke mi ne ekdormu.
Peter kuŝiĝis apud Anne, sur la litkovrilo, tenis la manojn strikte ĉeflanke kaj kuraĝis nenion diri.
- Pasis jam unu monato de tio, kiam mi vidis mian patron, Anne rakontis. – La patrino ĵetis lin eksteren, ĉar li venis ebria hejmen. Ne tre ofte li tion faris, sed ĉiam la patrino nervoziĝis kaj unue insultis lin kaj poste mutis du semajnojn. Mi kredas, ke la patro vizitis ankaŭ iun  alian virinon. Almenaŭ la patrino iam ion tian diris. Nun ili vivas apartaj kaj eksiĝos oficiale iam aŭtune. Mi fariĝos divorcinfano. Ne bone. Ne…
Peter etendis sian manon, tuŝis Anne je io, kio sentiĝis tro mola, tuj removis sian manon siaflanken. Anne serĉis la manon de Peter en la sian.
- Premu, ŝi petis, kaj Peter iom mire konstatis, ke ŝi preskaŭ ploris, kaj Peter ne sciis, kion fari aŭ kion diri, do li agis ĝuste tiel kiel bone estis, li silentis kaj tenis la manon de Anne kaj lasis ŝin kuŝi apud li ĝis venis la dua horo kaj Anne grimpis for el la lito, irante donis al Peter kison sur ties frunton, kio tenis Peter maldorma la reston de la nokto, kaj  foriris tiom mallaŭte, ke eĉ Peter ne aŭdis ŝiajn movojn dumvoje eksteren.
Nokte dormo ne venas. Li devas forlasi
la liton, iri eksteren kaj al la kajo, sidiĝi
sur benko en la fino de la kajo kaj rigardadi al la lago. Kiam la suno leviĝas,
li fartas eĉ pli malbone, en krepusko pli bonas ĉe li, same kiel onidire ĉe koboldoj.
Birdoj kantas, flugetas en aero, saltadas kiu surtere, kiu surbranĉe, nestas,
reproduktiĝas, en tio plenumas la plej gravan taskon, kiun ili havas. Sed la
viro ne scias, kio estas la celo de ĉio ĉi, de la vivo. Ĉu nur ŝanĝi la sunan
energion en pensojn?
La
vivo ankoraŭ ne venis al la fino de la evoluo, li meditas. Evolucio daŭras,
provas, ie post milionoj aŭ miliardoj da jaroj atendas la respondo, la rezulto
de la tuta homa saltado kaj sinpelado. Naskiĝos io, por kio la tuta maŝino de
la naturo funkcias, io, kio malfermos siajn okulojn kaj komprenos ĉion. La viro
ne kapablas eĉ pensi, kion la estontulo konscios, en diecon li ne kredas,
almenaŭ ne en tiu vortosenco, kiun la mondo al ĝi donis.
La viro
sidas, rigardas kolorajn nebulstriojn kontraŭ la matenruĝo, provas ordigi sian
vivon. La pensojn plenigas longjupa figuro, kunvivantino, kuiristino. Eĉ saŭnon
li ne emas varmigi nur por si mem, ne estas tiu alia ĉi tie por bani, por lavi
alies dorson. La vivo sentiĝas malpura, senespera ĝi sentiĝas, kaj la viro
levas sin, iras stranden kaj lavas al si la manojn kaj la vizaĝon.