La suno varmigis la rokon kaj odorigis  grizan likenon. Peter sidis sur la trunko de falinta arbo kaj rigardis al la lago. Ankoraŭ du kaj duona monatoj sen amikoj, sen kinoj. Sen televidilo, sen kafejoj, sen vera, reala mondo kaj komputiloj. Kial la gepatroj devis esti instruistoj kun longa somerferio, kaj kial ili nun devis resti tiom longe en tiu ĉi sovaĝejo? Kiam avo mortis kaj avinon oni kondukis en maljunulejon, tiu ĉi ”paradizo” restis vaka. ”Ĉifonkabo”, jen la nomo de ĉi feliĉejo. Kaj en  vilaĝo nomata ”Vintrovilaĝo”.

                 Ofte Peter ja vizitis ĉi tie, ĉe la avo kaj la avino. Fiŝkaptis surstrande perkojn, fritis kolbasojn surfajre, padelis memfaritan floseton en la golfo, tamen  post kelkaj tagoj ĉiam povis reveni en la civilizitan mondon.

                 La krespetojn kaj kompoton de la avino – ilin li ne plu ricevis. Kompoton, en kiu estis tro multe da sukero, kiel la patrino ĉiam memoris atentigi la patron. Nun la avino ne plu povis veni ĉi loken, por friti, por konfiti. Ne plu ŝi eĉ parolis, ne konis iun, la morto de la avo silentigis ŝin, ŝi nur sidis en apogseĝo en strange odoranta ĉambro kaj lulis sin mem.

                 Peter ekstaris de sur la trunko kaj promenis stranden. Kajo ne estis longa, la plej grandan parton de ĝi glacio rompis printempe. ”Estu tiel”, la patro diris. ”En saŭno ja troviĝas pumpilo, pli bone per ĝi ĉerpi akvon ol per sitelo el la lago.”

                 Peter tuŝis la akvon per sia mano. La frusomera malvarmo pikis la fingrojn. Peter ne estis unu el tiuj, kiuj naĝas eĉ vintre en glacitruoj. Brilu la suno varmige ankoraŭ kelkajn tagojn.

                 La patro venis laŭpade stranden kaj ekis fendi brullignon.

                 - Vi staplu ĉi tiujn malantaŭ la saŭno, la patro diris.

                 Peter promesis, li faros tion vespere. Nun li prenis fishokilon kaj vermujon de sub la saŭna verando.

                 - Ne restu longe, la patro diris laŭkutime.

                 - Ne ne. Ioman tempon mi fiŝos en Pineogolfo.

                 Peter puŝis la boaton akven kaj ekremis. La kvieta akvonivelo fendiĝis sub la boato, el tra-aere revenantaj remiloj falis perle akvogutoj. Kelkaj mevoj flugis super la boato.

                 - Mi havas nenion por doni al vi, ankoraŭ, Peter diris al la birdoj.         La mevoj ŝvebis pli foren, kvazaŭ ili komprenus la parolon.

                 Post kiam Peter remis ĉirkaŭ la kabon, li turnis sin por rigardi irodirekten, lasante la remilojn ripozi enaere.

                 En la kutima fiŝloko de Peter estis boato. En ĝi sidis nigrahara knabino, sidis kun fiŝvergo en sia mano. Fi porkon, Peter pensis. Mi devas iri aliloken.

                 Peter ekremis, direktis sin preter la knabino en la golfon, tiris kelkfoje tro forte la remilojn, antaŭ ol komprenis, ke li provas ion specialan montri al la knabino, kaj ekregis sin. Kiam la boato estis ĉe la knabino, Peter turnis kaŝe la kapon por rigardi ŝin. Li neniun konis ĉi tie, kompreneble ankaŭ jena knabino estis fremda. Sed ĉarmaspekta, Peter pensis. Ne bela,  vere ne, sed rava. Kaj memfida.

                 Tiom memfida, ke ŝi fiksrigardis al Peter kaj levis la manon.

                 - Saluton, la knabino kriis. – Venu fiŝhoki, venas fiŝoj de ĉi tie.

                 - Ja mi tion scias, Peter respondis, iom akre. – Estas mia loko.

                 La knabino ekridis. – Ĉu vere, miakomprene la strando apartenas al mia avino.

                 Peter eksilentis, metis remilojn en la akvon por iri pluen, sed la knabino postulis: - Nu venu. Vi estas la sola juna persono ĉi-vilaĝe.

                 Peter pensis, ke li do estas la sola amikebleco, sed konstatis, ke same estas ankaŭ rilate al li. Se li ne la tutan someron volis esti nur kun la gepatroj, li devis kontentiĝi je knabino. La klaskamaradoj estus ridintaj, sed ili ja ne scias, kaj ne scios, certe. Peter turnis la boaton, kelkfoje tiris per la remiloj, lasis la boaton albordiĝi. La poŭpo koliziis kun la boato de la knabino.

                 - Mi estas Anne, ŝi diris.

                 - Peter, li diris, kaj pensis, ke manpreme li ne salutos.

                 - Vi estas la nepo de Kettunen, la knabino diris. – Mi vidis vin en la funebra soleno de via avo.

                 Peter provis rememori la vizaĝon, sed ne sukcesis. Tiutempe li estis tiom ĝenita pro sia malĝojo, ke li nur glutis larmojn kaj kaŝis sin malantaŭ la dorsoj de pli aĝaj homoj.

                 - La avino loĝas tie, fine de la golfo. Al la domo iras pado tra tiu arbustaro.

                 Peter memoris la domon. – Ja, mi vizitis tie, li diris. – Kaj via avino multfoje vizitis nin. Aŭ fakte mian avinon. Sed vin mi ne memoras.

                 - Nun estas la unua somero, kiun mi plene pasigas ĉi tie. Patro kaj patrino dividas siajn aĵaĉojn, kaj min ili puŝis al la avino.

                 - Aĵaĉojn?

                 - Ili eksedziĝas. Kaj bone tiel, ĉiam ili kverelis. ”Pro la infano ni estas kune”. Kaj fekaĵon. Kiel viaj gepatroj?

                 - Tie ili sidas en fotelo, trinkas kafon kaj samopinias.

                 - Ho, tiamaniere…

                 Peter ĵetis la hokon en la akvon, la korko flosis ruĝa ĉe verda nimfefolio.

                 Fiŝo kaptis la hokon de Anne, la flosilo sinkis en la akvon, kaj Anne levis perkon aeren. Ŝi malhokis ĝin, mortigis kaj metis en sitelon, kie jam troviĝis kelkaj perkoj kaj leŭciskoj.

                 - La leŭciskoj estas por la kato, Anne diris. – La perkojn la avino fritas, kvankam ili estas tiom ostozaj, ke tre multajn oni ne emas manĝi. Aŭ la avinjo jes, maĉaĉas fiŝostetojn el buŝangulo. Ĉu agrable rigardi, ĉu? Kvankam aliel ŝi ja estas tre taŭga virino.

                 - Ne metu vermon en la hokon, tiam vi ne devos rigardi la maĉadon.

                 - La avino tiom ĝojas, kiam ŝi ricevas fiŝojn, ke mi ne povas ne hoki. Krome mi ja senskvamigas ilin. El perkoj kaptiĝas dornoj en fingrojn. La fingropintoj inflamiĝas, kaj mi devas suĉi ilin. Ne diable, for mi ĵetos la fiŝojn…

                 Tamen Anne tion ne faris, kaj post duona horo Peter donis siajn kaptitaĵojn en la sitelon de Anne. Anne devis foriri por manĝo.

                 - Kaj mi devas stapli lignon malantaŭ nia saŭno, Peter diris. Ili purigis la hokojn, vindis ŝnurojn ĉirkaŭ la vergojn kaj puŝis la boatojn aparten.

                 - Morgaŭ samtempe, Anne diris, kaj Peter rimarkis, ke li ĝojas pri tio. Li levis la manon salute, diris ”ĝis morgaŭ” kaj ekremis.