La provinca policestro Ratia ne sukcesis endormiĝi. Li turniĝadis en siaj littukoj, ŝvitis, iam tiam okulumis al Bitte, kiu ronketis apud li kun iom apertita buŝo. Ratia komencis pense pretigi la vampir-rakonton, kiu estis en atentokapta fazo en la tirkesto de lia laborĉambro, kaj pigriĝis pensante pri dentoj sur la knabina kola aorto, do li provis ioman tempon kuŝi kaj nenion pensi, sed ne sukcesis, ne en ekdormado nek en senpensado. Tiam li lasis sian cerboenergion ŝvebi al la laboraj aferoj, kvankam liamemore tie nenio estis en malordo. Eble nur tiu mastrino Maittala, pri ŝi venis tiom da anoncoj, ke li eble devus iri surloken. Eble kvazaŭhazarde, nur por saluti.

                 Ratia ne tre bone konis Maittala, la alia policisto,   Rossi, eble iom pli bone. Morgaŭ iros tiu el ili, kiu havos pli multe da tempo, al Maittala por ekscii ion pri la virino. Ili povus eble peti la virinon viziti la policstacion. Sed kiukaŭze? Ho ve, eltrovu Rossi ion.

                 Ratia duondormiĝis, en sonĝo Maittala venis renkonte al li en la ŝtuparo de iu malnova domo. En la mano Maittala tenis sangan ĉemizon kaj  eksplodis en ridaĉon.

                 - Venu vi, policestro, trinki kafon, li diris.

                 Ratia sekvis Maittala en grandan, nekonatan ĉambregon. Maittala iris al granda kuirforno, en la forno kraketis fajro. Ruĝaj flamoj silentis sur la trabaj vandoj. Ratia eksidis sur benko, aŭskultis la grandan horloĝon, kiu tiktakis sur la muro. Maittala venis de la forno kun sia kupra kafujo, verŝis kafon por Ratia. Ratia rondirigis kuleron en la kafo. El la kafo leviĝis fingro, kiu invite kurbiĝis, remergiĝis, kaj anstataŭe leviĝis okulo, homa okulo, kiu daŭre enhavis konscion. Ratia forĵetis la tason, la ridaĉo de Maittala fortiĝis samgrade kun la krio de Ratia.

                 - Vekiĝu, vi homo, Bitte skuis la ŝultron de sia edzo. – Ĉu io doloras vin?

                 Ratia malfermis la okulojn, lasis iom post iom la realan mondon plenigi sian menson.

                 - Vere estis ja dormo, li diris.

                 - Rakontu, Bitte petis.

                 - Unu laborafero nur iom premas min. Sed matene mi aranĝos ĉion, tuj kiam mi estos en  mia laborĉambro, Ratia promesis, kaj al Bitte, kaj al si mem.