Jen staris la domo de Maittala en krepusko, iel masive, iel mistike, orumita per la baldaŭ leviĝonta suno. Peter kaj Anne staris ĉe la korto, mano restis en mano, animo en animo. Ili ambaŭ timis, eble iliaj timoj estis diferencaj, Peter cerbumis kaj timis, Anne vivis pli senteme kaj timis. Kaj se Anne amis la timon, Peter nur timis.

                 Ili rondiris la korton, Peter rimarkis ke la ŝtonoj kaj la arbustoj estas konataj al li, aŭ eble ŝtonoj kaj arbustoj ĉie egalis unu la alian, kaj la jenaj estis konataj al li nur tial, ke li sciis, ke li jam estis ĉi tie. La antaŭan fojon li promenis ale al la pafilo, tamen li ree iris samdirekten, ja manenmane kun ŝirmo kaj estonteco.

                 Mi amas Anne, Peter pensis.

                 Malantaŭ la bovinejo ili haltis, sur la tombo ne brulis kandelo, eble ĝi estingiĝis. La malhela teraltaĵo videblis, kaj kun bona volo ili ankaŭ sukcesis distingi la ruĝan pelargonion.

                 Ruĝan?

                 Tra la eta malantaŭa fenestro de la bovinejo briletis ruĝa lumo.

                 Peter ĵetis sin teren, provis vane tiri ankaŭ Anne kun si.

                 - Li pafos, Peter diris, kaj tiu penso devigis ankaŭ Anne kuŝiĝi ĉe Peter. Flanko ĉe flanko, kun etenditaj kapoj, ili gapis al la fenestro, malantaŭ ĝi daŭre movis sin ruĝeta lumo.

                 - Ni iru inspekti, Anne diris mallaŭte, leviĝis kaj helpis ankaŭ Peter staren.

                 Anne gvidis Peter al la bovineja muro. Ili enrigardis tra la malpura fenestro.

                 La du Huttunen promenis laŭ la vandoj, la patro lumigis poŝlanterne kaj klakbruis, la filo nur bruis. Ili iris malrapide, dudek centimetrojn pofoje, enrigardis en ĉiun truon, provis ĉiun tabulon.

                 - Ili serĉas la edzinon de Maittala, Peter flustris.

                 - Sensencaĵon, ili ja estas ŝtelistoj, ĉu vi ne memoras?

                 - Kion ili pensas trovi en la muro de ies bovinejo? Certe ili serĉas la virinon. Kiam ili tiun trovos, ili eldevigos monon de Maittala, Peter proponis.

                 - Eble. Sed nun ni engrimpos en la subtegmentejon kaj spionos de tie. La virino ja kuŝas en humo malantaŭ la bovinejo, sed tiujn virojn ni devas iom observi. Kiu scias, kion ili trovos. Ni iros al polico, se bezone.

                 Anne tiris Peter al la frontono de la bovinejo, kie iris supren oblikva traktorponto. La pordo estis tiom tordita, ke ili sukcesis eniri sen aperti ĝin. Ene estis mallumege. Ili komencis antaŭeniri singarde, ili ja sciis, ke en la plafono troviĝas truoj, tra kiuj fojno estis ĵetita por la bovinoj.

                 Baldaŭ aperis antau ili ruĝluma kvarangulo. Ili proksimiĝis paŝeton post paŝeto, surventriĝis ĉe la apertura rando kaj rigardis suben. Ambaŭ Huttunen estis konvene ĉeloke. La knabo tordis murtabulon kun levilstango.

                 - Hups, li diris, kiam la tabulo malfiksiĝis kaj brufalis sur la betonan plankon.

                 - Fi ke vi tumultas, la patro diris kaj turnis kolere la lumon kontraŭ la knabo.

                 - Jen estas la tabuloj lozaj kaj malantaŭ ili estas ia truo, la knabo provis klarigi.

                 La patro rapidis surloken.

                 - Nu nu, eble estas la loko, kiun ni serĉas, ĉu ne?

                 - Baldaŭ ili eltiras la virinon de tie, Anne flustretis en la orelon de Peter, kun streĉita voĉo.

                 - La virino estas en humo, kaj en murtruo ŝi ne havus lokon, granda homino, Peter respondis.

                 - Eble ŝi estas pecigita, kaj en la tombo estas nur parto de ŝi, Anne diris, kaj Peter ne plu kuraĝis rigardi suben.

                 - Jen ĝi estas, la patro diris per nekonvene laŭta voĉo kaj eltiris longforman volvaĵon.

                 Nur unu tian.

                 - En tio ne estas homo, Anne  flustris, kaj Peter ree kuraĝis rigardi. La patro malvolvis la pakaĵon, la knabo lumigis. La patro kaŭriĝis super la pakaĵo, sed baldaŭ li ree leviĝis kun paperfasko en sia mano.

                 - Mono, Anne flustris.

                 - Mono, Peter flustris.

                 - Mono, kriis la knabo, kaj ree la patro devis silentigi lin.

                 - Ni estas riĉaj, la filo diris, kaj frapis la ŝultron de sia patro, sed jam ili rigidiĝis, ĉar la bovineja pordo knare malfermiĝis kaj enen paŝis iu kun hela lumfasko.