Post la foriro de du Huttunen Ratia restis por inspekti kun sia lanterno la rompitan muron de la bovinejo. Anne kaŭrigis sin apud Peter:

                 - Maittala ŝtelis tiun monon, ŝi flustris en la orelon de Peter.

                 - De kie Huttunen sciis, kie la mono troviĝas? Peter miris.

                 - Ili kune ŝtelis, Maittala kaŝis kaj nenion donis al Huttunen.

                 - Tio povas esti la vero, Peter entuziasmiĝis, movis sin tiom, ke la kubuto puŝis el fumtubo falintan betonpecon suben antaŭ Ratia. Ratia ekrigardis supren, eble ne estus mirinta la kadukiĝon de la konsturaĵo, se Peter ne ektimus, saltus staren kaj ekkurus al la pordo.

                 - Haltu, aŭ mi pafos, kriis Ratia, kvankam jam forĵetis sian anson.

                 Ree min, Peter pensis, kaj haltis tiuloke. – Ne pafu, nenion mi faris, li kriis.

                 Anne daŭre kuŝis ĉe la truo, nun puŝis sian kapon enen kaj diris:

                 - Ni estas du ĉi tie kaj vere senkulpaj al ĉio.

                 Ratia lumigis la pendantan kapon de Anne kaj vidis el inter la hararo konatajn trajtojn.

                 - Anne ja tie, li diris. – De longe  mi  ne vidis vin. Kiel vi trafis ĉi tien? Kaj kiu alia tie sin kaŝas?

                 - Unu Peter, Anne respondis. – Somerdometnajbaro.

                 - Venu nun ambaŭ malsupren, Ratia diris, kaj Anne pendigis sin ĉe la trurando, kaj saltis planken. Peter rondiris ekstervoje, staris baldaŭ apud Anne kaj la policisto en la bovinejo de Maittala.

                 - Kion mi faru kun vi? Ratia miris.

                 - Eble ankaŭ ni venu al la stacio morgaŭ, Anne proponis.

                 Peter sopiris nur al sia propra lito, por dormi eĉ momenton ankaŭ ĉi-nokte. Friska kusentego, malpeza kovrilo, glataj littukoj. Dormo kaj forgeso. Kaj neniam plu aventuroj.

                 - Diru nun tuj, kial vi estas ĝuste nun ĉi tie? Verŝajne ne temas pri hazardo, Ratia demandis.

 

                 - Nu ja, ni faris etan inspektlaboron, Anne diris.

                 - Maittala ja murdis sian edzinon kaj entombigis ŝin tie malantaŭ la bovinejo, Peter diris.

                 - Kaj Maittala pafis cele al Peter, sed ne trafis, Anne diris.

                 - Ne trafis, ĉar mi kuris kurbe, Peter rakontis

                 - Kaj ni aŭdis hazarde, ke Huttunen planis rabon, Anne daŭrigis.

                 - Kvankam ni ne sciis, ke ili venos ĝuste ĉi tien, Peter diris.

                 - Atendu iom, Ratia interrompis. – Ĉu vi skribis tiun denuncleteron?

                 Peter kaj Anne okulumis unu la alian.

                 - Ni, Anne konfesis. – Ĉu ni faris malbone?

                 Ratia ridis duonvoĉe, en la bovinejo tio sonis strange, tion ankaŭ Ratia mem rimarkis kaj fermis la buŝon. – Kaj ni kredis, ke temis pri la virinoj Lehtonen kaj Peltonen… Ne, vi ne agis malbone, bone pli bone. Sen tiu letero mi apenaŭ estus ĉi tie nun, kaj la mono estus irinta en la komodkeston de Huttunen.

                 - Kiu mono tiu estas? Anne demandis.

                 De ekstere aŭdiĝis ree frapo, tra la fenestro ili vidis, ke Maittala venis al la korto, komencis promeni ale al la bovinejo.

                 - Baldaŭ tio klariĝos, Ratia diris, kaj strange ree sopiris havi la pordan anson en sia mano.