- Boato sur la akvo glitas, knabin' en remiloj ŝvitas… la patrino kantis, kaj Peter hontis, ĉar Anne sidis apud li. La patrino remis, la patro tenis stirilon, ili estis survoje al la butikaŭto.

                 La patrino observis Peter, antaŭ ĉi-somera libertempo ŝi ne povintus imagi, ke Peter nun sidas apud samaĝa knabino. Anne flustris ion en la orelon de Peter, Peter same respondis, poste ili ridis kaj aspektis mistifikemaj.

                 Anne estas kuraĝa knabino, ŝi kutimas zorgi pri si mem, la patrino pensis. Iom la patrino meditis, ĉu ili tenis Peter en tro streĉita ŝnuro, sed se jes, nun tiu ŝajne siajn katenojn malligas.

                 Al la butikaŭto estis survoje ankaŭ aliaj boatoj, en unu Peter vidis nigre vestitan viron kun nigra ĉapelo. Peter puŝetis Anne kaj Anne turnis sin rigardi.

                 - Vere estas li, Anne flustris al Peter, kaj kaptis ties manon, kaj tiu manpremo ne restis neatentita de la gepatroj.

                 La butikaŭto alvenis, Peter kaj Anne eniris por elekti al si glaciaĵojn. Ili estis duone kliniĝintaj en la fridujo, kiam ili aŭdis la vendistan voĉon ĉe la pordo:

                 - Bonan tagon, Maittala, Jen la tombokandeloj, kiujn vi mendis.

                 Peter rektiĝis, Anne same, ambaŭ faligis siajn glaciaĵojn, ili turnis sin rigardi kaj vidis, ke Maittala prenis la pakaĵon kiu enhavis almenaŭ dek kandelojn. Maittala pagis, metis la kandelojn en sian tolsaketon kaj foriris. Irante eksteren li rigardis al la geknaboj, kiuj staris konsternitaj kaj gapis al li. La buŝo de Maittala larĝiĝis en rideton, li malkaŝis siajn superajn dentojn, tiel blankajn kaj regulajn, ke ili certe estis parto de protezo, kun larĝa helruĝa trunko kaj pipromentopastelecaj dentoj.

                 Peter kaj Anne sekvis tra la fenestro, kiam Maittala promenis kun sia sako al sia boato, dumvoje malligis kaj kunprenis la hundon, kiu estis ligita en barilo. Anne imagis, ke Maittala alvenas hejmen, rondiras la bovinejon, prenas kandelon, lumigas ĝin per alumeto, starigas la kandelon sur la tombo, eble eĉ ploras iom, eble kantetas iun psalmon. Ankaŭ Peter imagis, sed en lia imagbildo la kandelo vegetis, de la viro ne elbuŝiĝis psalmo sed blasfemo kaj dumetra kraĉaĵo.