Mi ja rajtas neniam dormi, Peter pensis promenante kun Anne en la mallumeta arbaro. La pado sentiĝis jam konata, tamen Peter iom hontis, ke Anne devis tra la nokta arbaro veni renkonte al li preskaŭ ĝis lia hejmo. Anne estis atendinta lin en la interkonsentitaj tempo kaj loko.

                 Ili estis survoje al Maittala, por ekscii, kio finfine okazis al la mastrino de la domo.

                 - Tamen ni devas iri en la korton, Anne klarigis al Peter sur paŝtejo, kie troviĝis sufiĉe da spaco por promeni flanko ĉe flanko. Duonkonscie Anne kaptis Peter ĉe la mano, kaj duonkonscie Peter iom premis ŝian manon, kaj manenmane ili promenis eĉ tiam, kiam la pado malvastiĝis kaj devigis ilin iri tute proksimaj.

                 - Kial ni devas? Peter memoris demandi multe pli malfrue.

                 - Nenion ni ekscios, se ni de malproksime spionos. Ni iru surloken kaj streĉu la okulojn. La orelojn ankaŭ, kaj la nazojn. Ĉu vi iam vidis Maittala fumi?

                 - Mi vidis la viron entute nur kelkfoje. Kaj tiam li ne fumis. Sed kion ni faros, se ni neniun vidos aŭ aŭdos, kaj odoras nur la padusoj?

                 - Almenaŭ la tombolokon ni devas traesplori. Ĉu ĝi estas kovrita, ĉu aspektas tombe? Eĉ ni povas iom palpi, kio troviĝas ene.

                 Peter imagis, ke li palpadas sur la tombo – kaj el la humo etendiĝas morta mano, kaptas lian pojnon kaj ektiras, humo falas de sur la vizaĝo, la buŝo tordiĝas en ridaĉon, dentoj videblas, akraj, ruĝaj de homa sango – ne, nun li devis forgesi la hororfilmojn. Kvankam malfacile tio estis, survoje tra obskura arbaro al la tombo de murdito.

                 La korton de Anne ili rondiris laŭ arbaro. Anne meditis irante, ĉu la avino kredis ŝian pisviziton, ja multfoje ŝi vere iris kaŭri malantau la provizeja angulo. Se la avino suspektis ion, ŝi povus iri kontroli, ĉu Anne dormas en sia lito. Sed espereble ne ĉi-nokte.

                 La pado al Maittala estis pli malfacile irebla, ĝin eĉ Anne ne konis tre bone. Peter ĝin laste trairis, sed dumtage.

                 Iu birdo ekkantis per laŭta voĉo. La trilo rompis la noktan obskuron, traŝiris la solecon, vokis fajfe ĉarmon kaj esperon, en la Nokto de Tombo ĝi sonis kvazaŭ blasfemo. Ĝi estis tro bela, tro plenĝoje ĝi ilustris jenan nokton, kiu konvenis nur al nuda timo. La infanoj haltis manenmane, aŭskultis, atendis momenton, la nuntempo pendis de abiaj branĉoj kvazaŭ usneo, kaj ili ree daŭrigis sian iradon, ĉiam mano en mano, ĝis ili alvenis al marĉo, kiun transiris pado de laŭlongaj trunkoj; tiam la birdokanto ĉesis kaj ili separigis la manojn kaj zorge kontrolis siajn okulojn kaj piedojn.

                 Post la marĉo la kantado rekomenciĝis, eble kantis la sama, eble iu alia birdo. Anne venis apud Peter, ree mano trovis manon, la pado portis ilin, kaj la ekstazo, kiun naskis la birda kanto kaj la tuŝo de manoj, gvidis ilin nerimarkite al malkorekta vojo, for de la domo de Maittala, kaj kiam Anne finfine komencis miri, unue en si mem, poste laŭte, kien ili estas survoje, la domo de Huttunen aperis en la obskuro antaŭ iliaj okuloj, kaj krom la okuloj, ankaŭ la oreloj estis bezonataj, ĉar la patro kaj la filo sidis en  korta balancilo, vere ne sobraj, pro kio ili ne estis singardaj rilate al la voĉa forto, kvankam ilia parolado certe ne estis celita al fremdaj oreloj.

                 - Sed se li vekiĝos? la filo kriis.

                 - Ne vekiĝos, se vi ne krias kaj klakas. Kaj ni ne iros endomen.

                 - Kial ni ne iros dumtage, kiam li estas for?

                 - Tial, ke ni iros nokte. Ni havos multe pli da tempo por trairi la tutan konstruaĵon.

                 - Sed mi kredas, ke ĝi tamen troveblas en la domo. Eble en la subtegmentejo.

                 - Ni povas poste trasnufi la subtegmentejon, sed nun vicas la bovinejo.

                 Peter klinis sin al Anne. – Ĉu ankaŭ tiuj serĉas la inon Maittala?

                 - Eble ne, tiuj estas Huttunen kaj lia filo. Diboĉuloj kaj sentaŭguloj. Se ili ion serĉas, temas pri drinkaĵoj aŭ io por ŝteli, Anne flustris responde.

                 - Sed ĉi-nokte ni ne iros, la filo kriis en la balancilo.

                 - Kompreneble ne, la patro bruis. – En tiu ebria stato vi renversus la tutan bovinejon.

                 - Kaj vi falus en la vojan elfluejon, kaj mi devus ree tiri vin surteren.

                 Anne tuŝetis Peter.

                 - Ni iru, ŝi diris. – Mi scias, kie ni erariris. Ni revenu kaj serĉu la korektan padon, ni ankoraŭ havas sufiĉe da tempo por viziti Maittala.

                 La patro kaj la filo Huttunen restis en sia korto, kriado ŝanĝiĝis en iom post iom mallaŭtiĝantan virkantadon, kaj baldaŭ Anne kaptis Peter ĉe kubuto kaj tiris lin sur la korektan padon.