En la ĉambro troviĝis ornamita, malkomforta meblaro kun malhellignaj tabloj kaj librobretaro plena de fotografaĵoj kaj sengustaj skulptaĵoj. Anne malbonfartis, ŝi sidis inter siaj patrino kaj avino sur sofo, la onklino sidis en fotelo. Anne trinkis teon el gracia porcelantaso kaj manĝis etajn avenbiskvitojn. Centoble pli volonte Anne estus rampinta kun Peter en la Vintrovilaĝaj arbaroj.

                 - Kaj vi, kara Anne, kiel pasas via somero? la onklino demandis. – Ĉu vi multe studadis por la sekva lernojaro?

                 - Anne estas tre diligenta kaj afabla knabino, la patrino diris, ŝi iom timis sian pli aĝan fratinon kaj ne kuraĝis rakonti al tiu, ke la familiaj aferoj tute ne estis en ordo.

                 - Do via edzo nun laborvojaĝas. Eble li baldaŭ ricevos pli altan postenon. Kaj pli bone salajratan, kompreneble.

                 - Ĉerte li fariĝos distrikta ĉefo, la patrino diris ĝenite.

                 Anne atendis, ke la patrino rakontos, ke la patro jam pakis siajn varojn kaj eskapis al siaj fiulinoj. Sed ne, ŝi nur hipokritis kaj fanfaronis kun sia vivo, kun ne-ekzistanta edzoĉefo. Ankaŭ la avino ne toleris tion, sed komencis klarigi:

                 - Ville jam antaŭlonge foriris pro iu Lissu. Nun jenaj vivas dise kaj kverelas pri Anne kaj la havaĵo. Kial plibeligi la aferon, tiel okazis.

                 La patrino ekploris, samtempe diris al la avino:

                 - Estus mi tion rakontinta mem, baldaŭ.

                 - Pli facile iris ĉi-maniere, la avino diris.

                 La onklino turnis sin konfuzite al Anne, ĉar ŝi ne sciis, kion diri al sia fratino en la ĝena situacio:

                 - Ĉu vi jam havas fianĉon rezervita?

                 La fratino ne havas, eble ties filino jes, Anne pensis, sed diris:

                 - Mi havas, Peter. Ni solvas ĵus unu krimon en Vintrovilaĝo. Murdon.

                 - Eĉ murdon, la onklino miris. – Ian detektivludon vi inventis?

                 - Sensencaĵoj, la patrino diris. – Mi nenion aŭdis.

                 - Mi ne rakontis al vi ankoraŭ. Sed iu najbaro mortigis sian edzinon kaj kaŝis la kadavron.

                 - Kaj kiu najbaro do?

                 - Maittala kompreneble, Anne diris al sia patrino, preskaŭ kolere.

                 La patrino turnis sin al la aliaj virinoj.

                 - Onidire la edzino de Maittala forkuris de sia edzo, jen ĉio. Maittala estas tia malafablulo, ke mi tute ne miras, ke la edzino ekiris. Mi estus farinta la samon.

                 - Via edzo foriris, la onklino diris. – Ĉu vi do estas malafablulo?

                 La patrino eksplodis en ploron, kaj la onklino iris apuden por pardonpeti.

                 - Senintence mi tion diris, kompreneble mi scias, ke Ville kulpas.

                 La onklino turnis sin ree al Anne.

                 - Kial vi pensas, ke okazis murdo? Ĉu vi havas pruvojn, eĉ iomajn?

                 - Tiujn ni akiras la tutan tempon, Anne respondis, kaj ne sciis, ke Peter ĝuste samtempe forkuris en arbaro pro la pafilo.

                 - Akiru do, la onklino diris per tia voĉo, ke "ludu vi infanoj kun viaj pupoj kaj aŭtomobiloj".

                 - Hej vi, la avino diris, - mi iunokte vidis vin ŝteliri eksteren, ĉu vi iris spioni ion?

                 - Mi nur iris por pisi, Anne diris, kaj la avino ŝajne kredis tion.