La patrino vekis Anne kaj petis ŝin urĝi. Onklino Maija telefonis frue matene kaj la fratinoj interkonsentis pri renkontiĝo.

                 - Du tagojn en la urbo, la patrino diris.

                 Anne eksidis en sia lito.

                 - Mi ne havas tempon ekiri ien, ŝi diris dormplena.

                 - Kian urĝon vi havas, eĉ por la lernejo vi nenion devas fari.

                 - Ja ja, sed mi kaj Peter havas gravajn taskojn…

                 - Vi havos tempon fari tion post la reveno. Kaj pensu nun. Maija-onklino estas tute sola kaj fartas malbone. Ni devas iri tien por iom refreŝigi ŝin.  

                 - Bah, sensencaĵo. Kaj kie do estas Lasse-onklo?

                 - Li okupiĝas pri la samaj aferoj, kiel via patro. Pli bone, ke vi ne scias ekzakte. Ni fratinoj ne estis bonŝancaj en viraferoj, samspecajn ulaĉojn ricevis ni ambaŭ. Estu vi, kara infano, pli zorgema, kiam vi  edzon elektos.

                 - Mi jam elektis. Peter estas obeema kaj humila, el li mi trejnas por mi ĝuste tian kian mi volas. Kaj krome li estas agrabla kaj afabla ĉiamaniere. Kaj prudenta.

                 - Atendu nur, ĝis li plenkreskos. Same ankaŭ mi pensis pri via patro. Post la geedziĝo ili montras siajn verajn manierojn. Peter povas fariĝi senkompata tirano. Drinkemulo kaj virinemulo. Vi vidos.

                 - Fi al vi, sed povas mi veni al la onklino,  mi devas tamen renkonti Peter unue.

                 - Ekkuru do, mi pretigos ĉion ĉi tie. mi pakas iom da vestaĵoj por vi ankaŭ.

                 Anne ŝanĝis sian noktoĉemizon en robon, surmetis ŝtrumpojn kaj ŝuojn kaj komencis kuri. Preter la golfofino, tra la arbaro al Ĉifonkabo. Ŝi frapis sur la pordo kaj la patro malfermis.

                 - Kie Peter? Anne spiregis antaŭ ol la patro ion diris.

                 - Bonan matenon, la patro respondis. – Li dormas ankoraŭ. Sed vere jam estas tempo…

                 - Jes bonan matenon, Anne diris kaj jam ascendis la ŝtupetaron en la subtegmentejon. La patro postrigardis, iom miris, ke Anne tiom bone sciis la dormolokon de Peter. Nu, kompreneble ili interdiskutis pri siaj ĉambroj.

                 Peter vekiĝis pro la bruo, sidis jam litrande kiam Anne alvenis. Tuj unue Anne malfermis la fenestron.

                 - Peza aero, ŝi diris.  – Ĉu vi furz…

                 - Ne, Peter diris kaj sentis, ke li ruĝiĝas.

                 - Mi devas iri kun la patrino kaj la avino al Haapavesi, por viziti la onklinon Maija, Anne ekklarigis. – Ni revenos postmorgaŭ. Sed al vi mi nun donas taskon. Ĉar vi longe estas ĉi tie sola kaj senfara, vi devas promeni laŭpade kaj tagotempe al Maittala. Eksciu, kia estas la plano de la parcelo. Kie situas la konstruaĵoj, puto kaj similaj. Ĉu troviĝas bestoj, ekzemple ŝafoj, kiuj  povas bleki nokte, kiam ni tien iros. Onidire tie troviĝas hundo, observu ĝin. Ĉu ĝi emas boji, ĉu estas katenita, ĉu noktas ene aŭ ekstere  ktp. Se eblas, eniru. Petu akvon por trinki kaj ĉirkaŭrigardu. Estas bone, se ni konas ankaŭ la ĉambrojn jam anticipe.

                 Anne tuŝetis la vangon de Peter per sia fingro, diris ”hej”, rapidis eksteren, diris bonmatenon al la patrino de Peter, staranta nun sur la verando, kaj ekkuris hejmdirekten.

                 Peter oscedis sin definitive maldorma, spiris tra la apertita fenestro elfluantan freŝan aeron, rigardis la kvietan akvonivelon malantaŭ la senmovaj betulbranĉoj, konstatis, ke la suno brilas kaj pensis, ke venos varma tago.

                 Du tagojn da tempo li havas, jenan kaj morgaŭan, por viziti Maittala. Ja li povas iri tien, preterpasi, eble desegni ian bildon. Sed enen li ne irus, neniel. Morgaŭ estos bona tago, hodiaŭ li ripozos enkorte, fiŝhokos, naĝos, sunbrunigos sin. Kvankam, certe, penso pri Maittala tamen la tutan tempon rondirus en la kapo. Ĉu estus pli bone tuj prizorgi la aferon kaj morgaŭ ripozi kun pretaj notoj en la poŝo. Aliflanke hodiaŭ oni povus plani la morgaŭon…

                 - Venu jam trinki teon, la patrino vokis. Peter vestis sin kaj descendis.

                 - Kion la fianĉino volis? la patrino demandis, kiam Peter sidis kun buterpano en sia mano.

                 - Neniu fianĉino, Peter diris. – Ni planis iri fiŝhoki, sed nun ŝi devas iri al Haapavesi.

                 - Nuligas rendevuojn, gardu vin de tiulinoj, la patrino diris, sed la patro rigardis al ŝi tia, ke ne humiligu la knabon.

                 - Morgaŭ matene ni ekremos frue al la insularo Louhu  kaj revenos maljam vespere, la patro diris. – Ankaŭ vi ja ne havas ion gravan por fari, ĉar Anne forestas.

                 Do hodiaŭ mi devas tion fari, Peter pensis. Jena tago estas rezervita por spionado. Peter finmanĝis la buterpanon kaj ascendis en sian ĉambreton por trovi krajonon kaj paperon. Falsajn lipharojn li ne havis, sed verdan sportvestaĵon jes, bonkoloran por kaŝa iro en arbaro.