La saman tagon la patro kaj la filo Huttunen ekpromenis de sia hejmo tra la verda arbaro, tra la birdokantado, ili ne konsciis la ĉirkaŭan belecon, por ili la naturo nur statis tia. En padkruciĝo ili turnis sin al Maittala, proksimiĝis baldaŭ al la domo singarde, paŝon post paŝo. Ili volis alveni surloken sufiĉe frue por vidi, ĉu Maittala ekiros por siaj aferoj, kaj se jes, ĉu li iros tere per biciklo aŭ akve per boato. En konvena loko ili haltis stari, en la tornistro de la patro pezis la en la enketado bezonata lumigilo.

                 Post duonhora atendado Maittala venis korten, inspektis ĉirkaŭrigarde la veteron, urinis, kunprenis sian hundon kaj ekiris stranden kun malplena tornistro surdorse. Pro la tornistro Huttunen supozis, ke li vere estas survoje al la butikaŭto, al la pretersusuranta Edeno de Merkato. Verdire ankaŭ Huttunen estus devinta iri al la butikaŭto, sed nun ili havis ion alian por fari.

                 Kiam la boato malproksimiĝis de la strando, la viroj kuraĝis paŝi en la korton, ili promenis laŭ la herbokovrita pado al la pordo. La patro etendis sian manon kaj turnis la anson. La pordo malfermiĝis, ili iris en la vestiblon. La sekva pordo estis ŝlosita, sed la ŝlosilo, kiel kutime en biendomoj, troviĝis sur la lintelo de la pordo.

                 - Ni iru hejmen, patro, la knabo ekpetis, li timis, ke Maittala tamen revenos, nerimarkite. Granda viro, kaj kolerema.

                 - Silentu jam, ni devas nun trairi la ĉambrojn. Sekvan fojon ni serĉos en la aliaj konstruaĵoj.

                 - En necesejo… la knabo diris, kaj en liaj okuloj brilis ia ŝercemo.

                 - Ne vi komencu moki vian patron, la patro diris, tamen kontenta pro tio, ke la knabo tiel trafe parolis. Ne kiu ajn scipovas…

                 Patro Huttunen eniris la ĉambron, haltis ĉe la nepretigita kuŝejo, trapalpis kaj la kusenon kaj la matracon, sed nenion trovis. Li prenis la poŝlanternon el sia tornistro kaj lumigis la sublitan angulon. Li trovis nur polvon kaj ruĝajn virinkalsonojn, tiajn malnovstilajn kun elastaj rubandoj en talio kaj femuroj, kaj ankaŭ en ili ne troviĝis mono.

                 Iom ili rondiris ankaŭ la reston de la loĝejo, malfermis bakfornon, levetis la solan tapiŝon, rigardis en la ŝrankojn, sed per tia serĉado ili ne povintus trovi ian ajn kaŝitan trezoron.

                 - Mi certis, ke ĝi estas en la lito, patro Huttunen diris.

                 - Same mi, la knabo diris, kvankam lia certeco kreskis maljam el la patra certeco.