- Kion ni vere skribos ĉi tie? Peter demandis, same al si mem, kiel al Anne. Ili sidis ĉe Peter, ĉe la verda tablo, antaŭ ili paperfolio kaj leterkoverto. La patro kaj la patrino estis surlage por elakvigi retojn. Peter ne kuniris, ĉar Anne venis, kaj ili volis kaŝe pretigi la denuncleteron.

                  La gepatroj de Peter intencis tagmeze boati al la preĝeja vilaĝo, ankaŭ Anne   kuniros, kaj dum la vizito ili planis faligi la leteron tra la policstacia letertruo.

                 Anne prenis la krajonon en sian manon.

                 - Diktu vi, ŝi diris.

                 - Skribu tie, ke okazis murdo, Peter diris. – Kaj la mortinto kuŝas en tombo ĉe Maittala.

                 - Ni aldonu krome, ke Huttunen intencas rabi ion baldaŭ.

                 - Tio ja konvene iras en la sama koverto.

                 Kaj Anne skribis:

 

                 Estimata policestro Ratia.

                 En nia Vintrovilaĝo okazis murdo kaj preskaŭ du. Maittala pafis iun, sed ne trafis, ĉar tiu kuris zigzage. Sed sian edzinon Maittala murdis kaj entombigis. Ni vidis la tombon kaj sur ĝi brulis kandelo.

                 Huttunen kaj filo intencas ŝteli ion, ni aŭdis, kiam ili planis tion. Jam estas la tempo, ke la polico ekagu. Arestu la murdinton, preventu la rabon anticipe. Venontan nokton okazos teruraj hororaĵoj.

                 Deziras aro da decaj civitanoj.

 

                 - Ĝi estas bonega, Anne diris kaj voĉlegis la leteron.

                 - Ĝi sendube ekkurigas ilin, Peter diris.

                 La boato alstrandiĝis. La patro levis la retkorbon surteren, la patrino portis koregonon en sia mano. La patro fiksligis la boaton kaj komencis malimpliki retojn, la patrino celis al kompoŝto por senskvamigi la fiŝon.

                 - Ĉu ni devus subskribi la leteron kun niaj veraj nomoj? Peter pensis.

                 - Kompreneble ne, sube ja estas tiu kaŝnomo.

                 Anne metis la leteron en koverton, glufermis ĝin kaj skribis sur la koverto: Al policisto, persone.

                 La patro venis al verando. Anne puŝis la koverton en sian poŝon. Peter kaŝis eĉ la krajonon. La patrino portis la purigitan fiŝon al la kelo, venis de tie enen.

                 - Anne venas kun ni al la vilaĝo, Peter diris, ne demandis, ĉu Anne rajtas kunveni sed informis, montris tiel sian plenrajtan pozicion en la familio.

                 - Bone tiel, la patrino diris, kaj ili ekiris.

 

                 Ili alstrandiĝis al la kajo por vizitantoj. La gepatroj ekiris al banko, poŝto kaj vendejo. Peter diris, ke li kun Anne pli volonte rondiros en la vilaĝo, manĝos glaciaĵon, rigardos montrofenestrojn, sidos en la stranda parko.

                 - Post du horoj ĉe la boato, la patro diris tiamaniere, ke estis pli bone al ili vere troviĝi tiam ĉe la boato. Peter kaj Anne promesis, ekiris duope, nun kompreneble ne manenmane, ili ja ne estis en obskura arbaro, sed en homplena vilaĝo.

                 Peter ne sciis, kie troviĝas la policstacio, sed Anne sciis. Ili promenis rekte tiuloken, feliĉe la stacio estis en alia direkto ol la irlokoj de la gepatroj.

                 Blua polic-ŝildo aperis. Peter preteriris la domon, kvazaŭ li havus nenion por fari tiuloke, kvankam li aspektis ĝuste tia, ke ion li planas. Anne atendis flanke, kaj kiam Peter mansignis, ŝi promenis preter la pordo kaj ŝovis la koverton enen tra la letertruo. Post tio ŝi ekkuris, kaptis Peter kun si, kaj kune ili rapidis al tiu direkto, kie oni ne povis vidi ilin tra la staciaj fenestroj. Kaj post ili aŭdiĝis nenio, ne HALTU-krio, ne ululado de policaŭto, ne eĉ sono de fajfilo. Ili ŝanĝis sian kuradon en promenadon, turnis la iradon al la laŭstranda vojeto, iris manĝi glaciaĵon ĉe la kiosko, kaj ekatendis la plenaĝulojn, kiuj feliĉe alvenis jam duonhoron pli frue ol estis interkonsentite. Ili ŝarĝis la boaton, kaj trans la blua somera lago ili revenis al Vintrovilaĝo.

                 Peter kaj Anne opiniis nun, ke ili faris sian devon kiel civitanoj. Ili imagis, kune, ke la policistoj kuras tien kaj reen, telefonoj alarmas, policaŭtoj ekiras kun sonantaj sirenoj, post tiuj rapidas nigra kadavraŭto. Policistoj testas mankatenojn, pistolojn kaj kaŭĉukajn batilojn. Subite la tuta Vintrovilaĝo estas plena de aktivado, ĝuste same kiel en televidaj seriofilmoj.

                 Longe ili sidis sur la kajo kaj atendis, aŭskultadis, ĉu la ululado estos aŭdebla, sed nenion perceptis, do kredeble  la policistoj venas surprizcele por kapti la murdistojn kaj la rabistojn kun malŝaltitaj sirenoj.