Peter estas plaĉa knabo, Anne pensis malfrue vespere, kiam ŝi kuŝis en sia lito en korta konstruaĵo. Neniu alia dormis tie, la avino kaj la patrino tranoktis en la doma dormĉambro. Peter timas, Anne opiniis kaj poste iom meditis, ĉu ankau ŝi mem timas. Eble jes, ŝi konfesis, sed tio ne povis deteni ŝin de ekiro.

                 Anne surmetis vestojn, malfermis la knarantan pordon kaj iris korten. Ŝi kaŝiris pretermure al la arbarrando, kaj de tie al la pado. Komence la vojeto iris tra senarba herbejo, estis iom krepuske, surĉiele videblis ankoraŭ la lasta ruĝo de la subiĝinta suno. Anne promenis rapide, enspiris la nokte malvarman aeron, lasis siajn piedojn serĉi la de ŝi bone konatajn ŝtonojn kaj arboradikojn. La padon oni ne multe uzis, ĝi jam preskaŭ malaperis sub la arbustoj.

                 Ĉe la fino de la golfo, apud la pado, staris granda ŝtono, unu el la plej karaj lokoj en la infanaĝo de Anne. Nun nokte ĝi aspektis timiga, gnomeca, kiel ŝtono, en kiu ensorĉita princino atendas la savantan princon. Arbustaro susuris malantaŭ la ŝtono. Anne haltis rigardi, sed nenion vidis. La nokta arbaro havas sian propran vivon, strangan al homo, kaj ĉio stranga timigas la homon, almenaŭ knabinon kiu aĝas nur dekkvar jarojn.

                 La vento ekis de la lago kaj vivigis la arbaron. Anne daŭrigis sian iradon, ne multe rigardis flanken, fiksis siajn okulojn en la padon kaj tamen foje falis pro iu pli alta arboradiko. Post la golfo la pado leviĝis en sekan pinaron, iom pli poste puŝiĝis en juniperan arbustaron. Kaj ĉiu junipero ŝajnis havi okulojn kaj manojn, kaj avide atendantan buŝon.

                 Anne forpelis el siaj pensoj la juniperajn koboldojn kaj descendis en foliarbaron. Inter betuloj Anne iris singarde antaŭen, preta eskapi se bezone. Baldaŭ ambaŭflanke videblis akvo, la pado puŝis sin en kabon, kaj antaŭ ŝi aperis blanka dommuro. Anne haltis, okulumis, ĉu eble ie videblas lumo, aŭskultis. Nenio. Anne iris pli proksimen. La ĉielruĝo jam malaperis,  horizonte kuŝis nur kelkaj heletaj nuboj.

                 Anne kaŝrigardis ĉirkaŭ la domangulo, iris en la etan senmuran verandon, aŭskultis ree. La ondoj plaŭdetis sur bordaj ŝtonoj, tremoloj susurigis siajn foliarojn. Ĉe la pordo ascendis verda, ligna ŝtuparo supren al luko en la plafono. Anne etendis la manon, kaptis ŝtupon kaj komencis kun tremantaj membroj grimpi.