Ili renkontis unu la alian sur senarbejo, duonvoje inter iliaj hejmoj. Peter estis survoje al Anne, Anne al Peter. Ili salutis varme unu la alian, kvazaŭ post jarlonga nevido, tamen ne mansalute, sed Anne kaptis la manon de Peter, kiam ili ekiris laŭ alia pado, kondukanta al strando. Sur la borda roko Anne ekdemandis:

                 - Ĉu vi vizitis Maittala? Kio okazis?

                 - Mi estis preskaŭ mortigita, Peter diris. – Maittala pafis per sia fusilo, ne trafis, ĉar mi forkuris zigzage, kaj li ne sukcesis pafi duan fojon.

                 - Ho ve, li mortigas ĉiun, kiun li vidas. Kie vi ekzakte estis, kiam li pafis?

                 En arbetaro surventre, Peter preskaŭ diris, sed tamen iom plibeligis sian situacion:

                 - Mi ĵus observadis en la arbaro, kiam seka branĉo rompiĝis sub mia piedo. Maittala tuj kaptis sian fusilon kaj pafis. Mi ĵetis min teren kaj la kuglo siblis super mi. Tiam mi ekkuris, kaj ne tuj haltis.

                 - Ĉu vi rakontis al la polico? Hejme almenaŭ vi rakontis. Kion ili diris?

                 - Mi rakontis nenie kaj al neniu. La patrino estus ordoninta min resti endome la tutan someron, aŭ eĉ estus sendinta min urben. Kaj mi pensas, ke mi havas kelkajn nefinitajn aferojn ĉi tie kun Maittala.

                 Anne demandadis plue, ĉu Peter nun konas la planon de la korto de Maittala. Peter pensis iom, li ja parte rondiris la korton, eble li kapablus ian mapon desegni.

                 - Kaj se vi nenion memoras, mi tamen jes, Anne diris. – Almenaŭ dufoje mi ja vizitis tie.

                 - Kial mi do devis iri tien, en vivdanĝeron? Peter miris, eĉ iom koleriĝis. Anne ja sendis lin vane en la faŭkon de morto, kvazaŭ militestro, kiu ordonas sian trupon kontraŭ malamiko, al certa pereo pro iu detruita terpeco.

                 - Ne ĉagrenu, du vidpunktoj ĉiam plibonas ol unu, Anne diris. – Eble vi rimarkis ion, kion miaj okuloj ne kaptis. Novajn konstruaĵojn? Strangajn desegnaĵojn sur muroj? Sangoŝprucaĵojn? Kaŝitajn pordojn?

                 - Kiel oni povas vidi kaŝitajn pordojn? Peter demandis. – Ili ja estas kaŝitaj. Kaj tre raraj estas tiaj en malnovaj bienoj.

                 - Almenaŭ novajn oni povas vidi. Trasegitajn trabojn, segaĵon en nekutimaj lokoj kaj tiel plu.

                 - Nu, mi ne vidis. La solaj strangaĵoj estis la fusilo, kaj la viro, kiu fosis tombon.

                 - Ho mia kor’ kun vi, kion vi diris? Kaj nur nun. Fosis tombon, ĉu vi certas?

                 - Tutcerte jes, li ja devas ien meti la kadavron de sia edzino. Malantaŭ la bovinejo li fosis, longforman fosaĵon. Tial li provis min mortigi, mi ja vidis, kion li faras.

                 - Nun almenaŭ estas tute klare, kion ni faros venontan nokton.

                 - Kion do? Peter miris, kaj timis, ke ne temus pri kvieta kuŝado en la propra lito.

                 - Kompreneble ni iros kontroli, ĉu iu estas kovrita en la tombo, kaj ĉu troviĝas sur la tombo kruco aŭ memorŝtono.

                 - Certe neniu estas tiom stulta, ke fosas tombon al sia edzino, kiun mem murdis, kaj poste surmetas signon sur la tombon, ke fosu ĉi tie, jen putras la virino.

                 - Se la tombo estas kovrita, tiam iu troviĝas en ĝi, ĉu ne? Ni telefonos poste al la policejo, por ke iu iru tien kaj kontrolu, pri kio temas.  Ni iru singarde kaj spionu de malproksime.

                 Peter devis konsenti, li pensis, ke ili iros al unu roko en centmetra distanco, observados de tie. Krome estus ja bele promeni kun Anne en obskura arbaro. Anne ne timas, kaj ŝia kuraĝo protektus ankaŭ lin, Peter pensis, kaj li estus timinta tute alimaniere, se li estus sciinta, kiom multe ankaŭ Anne timis. En iu revuo Anne iam legis, ke venki sian propran timon pruvas la plej grandan kuraĝon, kaj do baldaŭ tra la arbaro promenus du kuraĝe timegantaj infanoj.