Nokte dormo ne venas. Li devas forlasi  la liton, iri eksteren kaj al la kajo, sidiĝi sur benko en la fino de la kajo kaj rigardadi al la lago. Kiam la suno leviĝas, li fartas eĉ pli malbone, en krepusko pli bonas ĉe li, same kiel onidire ĉe koboldoj. Birdoj kantas, flugetas en aero, saltadas kiu surtere, kiu surbranĉe, nestas, reproduktiĝas, en tio plenumas la plej gravan taskon, kiun ili havas. Sed la viro ne scias, kio estas la celo de ĉio ĉi, de la vivo. Ĉu nur ŝanĝi la sunan energion en pensojn?

                 La vivo ankoraŭ ne venis al la fino de la evoluo, li meditas. Evolucio daŭras, provas, ie post milionoj aŭ miliardoj da jaroj atendas la respondo, la rezulto de la tuta homa saltado kaj sinpelado. Naskiĝos io, por kio la tuta maŝino de la naturo funkcias, io, kio malfermos siajn okulojn kaj komprenos ĉion. La viro ne kapablas eĉ pensi, kion la estontulo konscios, en diecon li ne kredas, almenaŭ ne en tiu vortosenco, kiun la mondo al ĝi donis.

                 La viro sidas, rigardas kolorajn nebulstriojn kontraŭ la matenruĝo, provas ordigi sian vivon. La pensojn plenigas longjupa figuro, kunvivantino, kuiristino. Eĉ saŭnon li ne emas varmigi nur por si mem, ne estas tiu alia ĉi tie por bani, por lavi alies dorson. La vivo sentiĝas malpura, senespera ĝi sentiĝas, kaj la viro levas sin, iras stranden kaj lavas al si la manojn kaj la vizaĝon.