La nigrevestita viro venis remante de sur la lago al la morna bordo. Li tiris la boaton surteren, levis fiŝkorbon el la boato kaj portis ĝin en arbustaron, purigis tie la fiŝojn, ĵetis viscerojn en  kompoŝton. Kelkajn fiŝojn li donis al la hundo. Tiu bojetis, svingis la voston kaj manĝis. La plej grandajn fiŝojn li volvis en paperon kaj portis en kelon. En la kelo li malfermis botelon da mineralakvo, eltrinkis ĝin per unu gluto, remetis la malplenan botelon en la korbon kaj iris eksteren. La pordo de la korta konstruaĵo moviĝetis, kvazaŭ iu apogus sin kontraŭ ĝi, de ene aŭdiĝis malalta lamenta veo. La nigrevestita viro vespiris, prenis akvon en ujon, portis ĝin en la konstruaĵon. ”Trinku”, li diris, kaj en lia voĉo nestis zorgo, nur zorgo.