Kiam Peter surmetis pli dikplandumajn ŝuojn sur la verando, la patrino demandis, kien li estas survoje. Peter pretekstis arbarekskurson, dum kiu li observos diversajn bestojn. Tial li devis surhavi verdan bluzon, por ke la bestoj ne vidu lin. La patrino ordonis al Peter reveni hejmen post du horoj.

                 Krajono kaj paperbloko falis el lia poŝo. Peter respondis jam antaŭ demando: Mi enskribos la rezultojn de la observado.

                 Rapide Peter promenis al la hejmo de Anne kaj ekis de tie laŭ la de Anne admonita pado ale al Maittala. Ju pli malproksimen li iris, des pli multe li pensis pri unu sola afero: Jam unu homon Maittala mortigis. Se la viro trovos lin spionanta ĉe la anguloj, li certe senvivigos ankaŭ lin.

                 Trans la marĉon iris surmuska trunkvojo. Peter promenis laŭ tiu, forpelis kulojn desur siaj nudaj brakoj. Kelkaj el la trunkoj jam parte putriĝis, kaj unufoje Peter paŝis en marĉon kaj rapide eltiris sian piedon. La ŝmaĉanta voĉo aludis al tio, ke eĉ multe pli profunden li estus povinta sinki.

 

                 Peter sentis pli kaj pli grandan timon. Kiam Anne nokte promenis al Peter, ŝiaj timoj estis aliaj, imagitaj, fabelecaj, sed Peter timis ion konkretan, ion, kio penetras en karnon kaj dolorigas. Timoj estas ambaŭ, ne endas subtaksi tiun aŭ alian.

                 La pado duiĝis. Peter haltis por pensi, li rigardis dekstren, same maldekstren, miris. Anne rakontis al li nur, kie la pado al Maittala ekis, sed nenion diris pri la alternativoj. Eble ŝi ne memoris.

                 Peter rememoris la religiajn lecionojn, rakontojn pri la vasta kaj la malvasta vojoj. Li agis laŭ tiu admono, elektis la malvastan padon, kaj ŝajne elektis korekte, ĉar post ioma tempo antaŭ li aperis domo. Peter malrapidigis sian iradon, rigardadis ĉirkaŭen, proksimiĝis. Li ne kuraĝis eniri la korton tra la pordego, li turnis sin iri en la arbustaro, en konvena loko li haltis por aŭskulti.

                 Iu fosis teron.

                 La koro de Peter bategis, postulis, ke li forkuru, sed li memoris Anne, imagis, kiel li devus klarigi al Anne, ke li eskapis tuj, kiam  ekokazis io interesa.

                 Li komencis rondiri la parcelon. Li aŭskultis, paŝis kelkfoje, aŭskultis ree. La sonoj venis de malantaŭ longeta aĉa konstruaĵo, kiu verŝajne iam estis bovinejo. Peter proksimiĝis en alnaro. Kiam li sukcesis vidi ĉirkaŭ la angulo, li haltis. Maittala tie laboris, ĉapelo pendis sur la muro, manoj svingigis ŝpaton. Humo flugis, kolektiĝis rande al la fosaĵo.

                 Fosaĵo. Peter rigardis ĝin, ĝi aspektis tombo.

                 Tombo, ho dio mia, ĝi ja estas tombo. Maittala fosas tombon por sia edzino malantaŭ la bovinejo.

                 Peter timiĝis tiom, ke li prenis kelkajn rapidajn paŝojn malantaŭen kaj tretis sur sekan branĉeton, kiu krake rompiĝis. Fulmrapide Peter ĵetis sin surventren sur la teron malantaŭ ŝtono kaj kaŭzis tiel pli da umaj sonoj. Tre singarde li levis siajn okulojn inter du mirtelaj tigoj kaj okulumis al Maittala. Tiu ĉesigis la laboron kaj staris en la fosaĵo senmove, turniĝinta ale al Peter.

                 Maittala ascendis el la tombo, lasis la ŝpaton ĉe la muro, surmetis la ĉapelon kaj foriris ĉirkaŭ la angulon. Peter malstreĉiĝis kaj jam preskaŭ ekstaris, kiam Maittala revenis kun fusilo. Li komencis proksimiĝi al Peter, kiu premiĝis kontraŭ la tero plena de angoro. Kiam la pafo aŭdiĝis, Peter estis certa, ke li mortas. Adrenalino ĵetis lin staren, devigis liajn piedojn kuregi ale al la arbara rando, la cerbo memorigis: Kuru zigzage, kaj Peter provis kuri tiel, ke la kuglo ne tre facile trafu lin. La arbaro densiĝis, dumkure Peter provis aŭskulti, kiom proksime Maittala estas kun sia fusilo, sed pro la propra bruado li nenion aŭdis. Li haltis spiregi malantaŭ granda arbo, kaŝrigardis ĉirkaŭen, atendis. Nenio okazis, nenion li vidis.

                 Mi sukcesis forkuri, li pensis. Sed samtempe li konstatis, ke li erariris kaj ne sciis, kiudirekte troviĝis la pado hejmen. La arbaro aspektis stranga. Ne nervoziĝu, li diris al si, provis el la suno kalkuli, kie estas sudo, pensis kiudirekte situas la lago kaj samtempe la pado, kiu iras proksimume laŭ ĝia rando. Li ekpromenis, kaj post ioma tempo li preskaŭ falis sur la korektan padon. Li komencis kuri laŭ ĝi, kaj post la marĉo li transiris en rapidan promenadon. Neniu videblis ĉe la hejmdomo de Anne, Peter promenis tra la korto al la sekva pado. Dumire li pensis, ĉu rakonti ĉion al la gepatroj sed decidis silenti. Kiel li klarigus tion, ke li kuŝis en arbustaro kaj spionis al Maittala?

                 Mi devas pridiskuti la aferon kun Anne postmorgaŭ, li pensis.

                 Kaj subite nova timo kreskis en li. Ĉu Maittala konis lin, ĉu li venos nokte por mortigi lin, la atestanton? Kun tia penso ne estis agrable promeni eĉ tage laŭ la hejmeniranta pado.