Huttunen kolektis verve kun sia filo la necesajn varojn en sakon. Ili bezonis poŝlanternon por lumigi mallumajn angulojn, etan ŝpaton por fosado, levilstangon por malfiksi tabulojn. La mono ja povis esti en muro aŭ sub planko, aŭ eĉ en plafono.

                 - Eble ni povus kamufli nin kaj devigi Maittala rakonti al ni, kie la mono troviĝas? la filo proponis.

                 - Ĉu vi sentaŭgulo kredas, ke Maittala ne konas nin, kvankam ni surhavus la maskon de Sankta Nikolao? Laŭ la voĉo li konas, kaj laŭ tio, ke ni estas du. La plej proksima najbaro krome, certe konas nin kaj telefonas al la polico.

                 - Eble ni senvivigu lin? Tiam ni povus facile traserĉi la domon.

                 - Neniam plu parolu tiaĵojn. Pro tio oni ja donus al ni dekdu jarojn da karcero.

                 - Sed kiel ni do trovu la monon? Certe postulos multe da tempo.

                 - Tion ni ja havas. Unue ni trairos la ĉambrojn. En la matraco la mono troviĝas, inter la pajloj, kredu min. Se endome nenio troviĝas, ni trairos la aliajn konstruaĵojn. Kaj fine la korton.

                 - Matraco, la filo diris kaj rigardis demandeme la patron. - Malfacile kontroli la enhavon, ĉar Maittala kuŝas sur ĝi.

                 - Stultulo. Iel ni logos lin foren por tiu tempo, kompreneble.

                 - Mi ne enmetus la biletojn en matracon, la filo diris. – Ili ja dismueliĝus tie.

                 - Eble do ili estas sub la planko sub la lito. Iu tabulo ne estas fiksita kaj sub ĝi estas bona loko por la  mono.

                 - Kiel ni sukcesos forlogi Maittala ien? Ĉiam li ja estas hejme.

                 - Ja li vizitas la butikaŭton, la patro rimarkis. – Kaj fiŝkaptas. Jam morgaŭ ni iros por spioni, ĉu Maittala foriros kun aĉetsako, kaj se li foriros, ni enpenetros en la domon. Vi restos vaĉi ĉeporde kaj mi traserĉos la liton kaj la plankon. Se Maittala revenos tro frue, mi eskapos tra la malantaŭflanka fenestro. Poŝlanternon ni bezonas, por rigardi subliten, sed ŝpaton kaj levilstangon ni ne kunprenos al la unua vizito. Nome la ŝlosilo de Maittala kutimas situi sur la fenestrobreto apudporde, se li iam bontrovas ŝlosi la seruron.

                 Huttunen forprenis la ferajn ilojn el la sako. Do finfine la varosako estis preskaŭ malplena, en ĝi troviĝis nur la poŝlanterno, kiu aspektis tia, ke ĝi estus bone trovinta lokon en ies poŝo.