Policestro Mikael Ratia trastudis ĉagrenita siajn paperojn. Huttunen venis matene viziti la vilaĝon kaj nun li kuŝas sur la planko de karcero, kaj certe daŭros longe, antaŭ ol Ratia povus lin lasi eksteren.

                 Tagmeze iu ŝtelis biciklon antaŭ la vendejo. Kompreneble ĝi ne estis ŝlosita. Ratia insultis tial la posedanton de la biciklo, sed promesis reakiri la biciklon ĝis la vespero. Nome, li havis certan suspekton pri la ŝtelinto. Same ankaŭ pri tiu ulo, kiu malplenigis la pneŭmatikojn de la aŭto de bankdirektoro.

                 Ratia iris al la loka drinkejo kaj trovis la filon de Huttunen tie. Baldaŭ tiu jam pumpis aeron per la pumpilo de la polica Lada en la pneŭmatikojn de Mercedes Benz. Kompreneble temis pri venĝo.  La direktoro ne promesis prunton al Huttunen.

                 Mikael telefonis al sia edzino, Bitte. Li volis nur aŭdi ties voĉon. Bitte ne havis multe da tempo, en la vendejo estis klientoj. Unu aferon ŝi tamen rakontis, ĉar ŝi pensis, ke tio interesas ŝian edzon:

                 - Nia butikaŭto revenis el la orienta flanko de la lago. En Vintrovilaĝo iu rakontis, ke tie malaperis virino. Iu Maattanen.

                 - Verŝajne Maittala, Mikael diris. – Ŝia edzo iam havis malakordon kun polico, en sia juneco. Ne plu, nuntempe li estas abstinulo kaj homtima. La edzinon mi neniam vidis.

                 - Jes, Maittala estas ŝia nomo. Ĉu vi povus ion fari por la afero?

                 - Mi telefonos al Maittala kaj vespere rakontos al vi, kion mi aŭdis.

                 - Bone. Kaj prizorgu pri vi mem tie inter la krimuloj.

                 Tiel Bitte ĉiam diris, kvankam en la vivo de Mikael la plej danĝeraj uloj estis pomŝtelantoj. Krome Mikael estis afabla viro, kaj li akordiĝis bone kun kiu ajn.

                 Mikael prenis katalogon kaj decidis telefoni tuj. Sed ne telefonis, ĉar Maittala ne havis telefonon. Mi vizitos tie la sekvan fojon, kiam mi veturos al tiu lagoflanko, Mikael decidis kaj forgesis la aferon.

                 Ami venis al laboro. Lia familia nomo estis Rossi. Mikael rakontis, ke patro-Huttunen estas en karcero, kaj filo-Huttunen pumpas aeron. Kiam patro-Huttunen malebriiĝos, Ami devas demandi al li, kie tiu lasis la biciklon. Malhela virinbiciklino. Kie la viro drinkis, tie certe la biciklo troviĝos. Iru kaj alportu la biciklon al sinjorino Raninen. – Kaj saluton al vi, mi iras fiŝkapti.

                 Tiel li diris, kaj ekis.