Provinca policestro Mikael Ratia sidis en la oficejo kaj tajpis per sia maŝino. Li uzis ĉiujn dek fingrojn kaj skribis seneraran tekston. Li ne skribis pridemandadan protokolon sed hororigan rakonton pri vampiro kiu alproksimiĝas kun etenditaj dentoj al bela virino. Aŭ ĉu iu povas proksimiĝi kun etenditaj dentoj?  Ĉu li devus skribi: kun malkovritaj dentoj?  Mikael Ratia koncentriĝis plene en jena demando, kiam telefono alarmis.

                 - Ratia.

                 - Jen la komercisto Tiihonen, bonan tagon. Ĉu ĉio estas en ordo en via stacio?

                 - Nu, nenio grava okazas. Kion vi celas?

                 - Estas kelkaj virinoj kiuj parolas strangaĵojn kaj tial mi pensis, ke eble sinjoro policestro povus lunĉi kun mi – kompreneble mi pagos – kaj ni povus interdiskuti pri unu afero, kiu ekscitas la vilaĝaninojn. Mi havus eĉ ion personan por aldoni al tio.

                 - Kial ne, konvenas al mi.

                 - Do je la dekunua en la restoracio Haarikka?

                 - Mi venos.

 

                 Dek minutojn post la dekunua la viroj sidis vidalvide kaj manĝis. La manĝaĵo estis multe pli bongusta ol oni povus konkludi el la ekstera aspekto de la restoracio.

                 - Nu rakontu, kio vin ĝenas, Ratia diris, kiam ili jam trinkis kafon.

                 - Ja, estimata, vi certe jam aŭdis pri tio, ke kelkaj virinoj en Vintrovilaĝo miras, kie estas sinjorino Maittala. Oni spekulaciis pri la afero vere multflanke. Kelkaj pensas, ke la edzino forkuris, kelkaj eĉ proponas la eblecon de perforto. Al miaj vendistinoj en la butikaŭto la lokaj personoj ĉi tiajn novaĵojn peris, do iaj onidiroj ili ne estas.

                 Ratia pensis, ke temis ĝuste pri onidiroj, sed diris nur:

                 - Mi aŭdis pri la afero. Bitte, mia edzino, rakontis. Sed ankoraŭ ne videblis io, kio aludus al krimo.

                 - Sed pensu jenon: Hieraŭ Maittala venis al la preĝejvilaĝa vendejo kaj aĉetis grandajn plastajn rubsakojn, plastan ŝnuron kaj akran ŝpaton.

                 - Do?

                 - Por kio Maittala bezonas grandajn rubsakojn kaj akran ŝpaton?

                 - Oni povus  konkludi, ke li metas rubon en rubsakon kaj fosas por ili kavaĵon en la teron. Kion vi pensas?

                 La komercisto klinis sin pli proksimen al la policisto.

                 - Li metis sian edzinon en du sakojn,  nodis la pakaĵon per la ŝnuro, fosis per la ŝpato tombon en la teron kaj kovris la kadavron per humo. Ĉu vi kredas, bona policisto? Tre verŝajne tiel okazis, ĉu ne?

                 La policisto ridetis, fosis siajn dentojn per ŝtipeto, ne volis insulti la vendiston, ĉar tiu aspektis tiom serioza, kaj krome regalis lin per la lunĉo.

                 - Mi promesas kolekti sciojn pri jena afero kaj ekagi laŭbezone. Dankon al vi.

                 - Estas ja mia devo kiel leĝobea civitano. Se iu murdus min, mi volus, ke la tuta vilaĝo partoprenus aktive en la solvado de tiu malagrabla okazaĵo.

                 Ratia iom pensis, ĉu la respektiva agado lin ĝojigus, se li estus la mortinto. La policestro estis tamen materialisto kaj venis en tian konkludon, ke post lia morto nenio lin ĝenus.

                 La viroj adiaŭis ĉe la pordo de la restoracio. Ratia revenis al la stacio kaj diris al la aktistino, ke en ebla bezono li nun estas surloke, kaj profundiĝis en la impona rakonto pri la vampiro kaj la bela virino.