La konstruaĵoj de Maittala – nun vere tiuj – aperis antaŭ ili. Anne haltigis Peter premante ties manon.

                 - Ni ne kuru tien senpripense, ŝi diris.

                 Peter pensis, ke ja li ne celis kuri ien ajn senpripense.

                 Ili   rondiris la korton, ĝis ili alvenis al la pado, kiu kondukas stranden. De tie ili direktiĝis al la bovinejo. Peter memoris la fusilon kaj la fajfadon de la kuglo, kiun li vere tiam ne aŭdis, ĉar la fusilo ja estis celita en la nubojn, sed lia memoro dramigis la situacion. Anne siavice sentis ian hororĝojon: ankaŭ al ŝi io okazas, ne nur al Peter.  

                 Nenion ili aŭdis, ankaŭ ne vidis ion neordinaran, krom – jes, kion? Ili ĵetis sin surventren kaj rampis antaŭen. Kio estis tiu brileto? Iom post iom ili leviĝetis por rigardi. Eta lumo flagris en la herbaro. Anne ekrampis pluen, Peter sekvis ŝin, rigardis antaŭen, rigardis malantaŭen, esperis, ke nenio venas kaj kaptas lin ĉe la piedoj.

                 - Nenia dubo plu, Anne flustris, tro laŭte, Peter pensis. Anne levis sin surgenuen, Peter rigardis ĉirkaŭen kaj faris same, kaptis Anne ĉe la ŝultroj, la mano de Anne venis premi lian talion.

                 Sur la nigrahuma tombo estis plantita ruĝa pelargonio, kaj antaŭ ĝi, ĉirkaŭata de piceaj branĉetoj, flagris en blanka plasta ujo la en venteto velkanta flamo.