Post kiam Maittala malŝargis sian pafilon celante al la nuboj, li mallevis la pafilon kaj atendis, kia besto el la arbustaro forkuros. Kaj io ja de tie elvenis, verde vestita, kun blankaj ŝuoj kaj bruna hararo. Maittala teruriĝis, ne pro la kuranto sed pro la ebleco, ke li estus povinta pafi tiun nekonatan knabon. Kvankam certe li ja neniam pafis kontraŭ io, antaŭ ol li certis, kio ĝi estas. Maittala estis plene konscia pri la leĝe protektitaj bestoj, kaj neniel li estus povinta mortigi falkon aŭ aglon, des malpli cignon aŭ gufon. Aŭ, ĉar nun temis pri arbustaj mamuloj, erinacon aŭ lupon. Pri lupoj Maittala lastatempe iam kaj tiam aŭdis, da tiuj aperis en la ĉirkaŭaĵo.   La juna hundo estintus tro facila viktimo al granda rabobesto.

                 En sia embaraso Maittala ne pli ekzakte trarigardis la eskapinton. Nur kiam tiu jam rapidis en la arbaro, li provis identigi tiun. Kompreneble li tuj ekpensis pri la plej probabla persono, nome pri la filo de Huttunen, la sola, kiu en la vilaĝo ion maldecan okazigas. Maittala jam kutimiĝis al la stultaĵoj de la knabo, ne estis la unua fojo, ke li rondiris en la anguloj. Kuru do, Maittala pensis, mi diros al la patro sekvontfoje, kiam mi tiun vidos, ke li provu iom bridi sian sentaŭgulfilon.

                 Post ioma tempo li forportis la pafilon, revenis por ebenigi la fundon de la fosaĵo. Poste li ŝovis la ŝpaton en la humon kaj ekiris al la korta konstruaĵo. Tie li ĵetis malnovan, eluzitan tapiŝon sur sian ŝultron kaj iris en la lignejon. Li sternis la tapiŝon surplanken kaj levis kadavron sur ĝin, vindis la tapiŝon ĉirkaŭ la kadavro kaj ploris ankoraŭ iom. La tapiŝon kun ĝia enhavo li puŝis en du nigrajn plastajn rubosakojn kaj nodis la pakaĵon per ŝnuro. La vindaĵon li levis en sian sinon, portis eksteren al la suna korto, ĉirkaŭ la bovineja angulo al la tombo. La vindaĵo falis mole en la tombon. Maittala aranĝis ĝin bele kaj komencis plenigi la fosaĵon per la suprenlevita humo. "De la tero vi devenas", li volis diri laŭ la eklezia kutimo, sed eble tio estus blasfemo. "Dankon al vi pro ĉio", nur tion li plenvoĉe diris.

                 La fosaĵo pleniĝis, li glatigis la supron en la formon de tombo, kaptis la jam pli frue elterigitan pelargonion kaj plantis ĝin sur la tombon. La ŝpaton li portis en la ilejon, purigis survoje ties klingon en la herbejo, karesis la kapon de ĉirkaŭe kuranta hundido, iris endomen kaj ekvarmigis pizosupon el konservujo.

                 Kiam li malfermis la konservujon, li subite rememoris la knabon, kiu ĉe la butikaŭto sidis sur ŝtono. Kaj nun, kiam li pli ekzakte pripensis la forkurinton, tiu eble tamen ne estis la juna Huttunen, sed tiu knabo, kiu onidire loĝis en Ĉifonkabo. Eble li devus iri iam demandi, kion la knabo kredis vidi.

                 La supo bolis en la kaldrono. Maittala malŝaltis la gaskuirilon, verŝis duonon de la supo en sian teleron kaj la reston en la tason de la hundo. Ankaŭ akvon li aldonis en la hundan akvujon, kaj flanko ĉe flanko ili komencis manĝi.