La polica aŭto iris lante tra la obskura arbaro en la direkto de Vintrovilaĝo. Ratia stiris, ĝuis la iradon tra la kvieta regiono, malfermis la flankan fenestron kaj tenis la kubuton ekstere. Kuniklo kuris en la lumojn de auto, ioman tempon saltadis antaŭen kvazaŭ enkaptita en la fasko. Ratia bremsis kaj atendis, la kuniklo turnis sin en arbustaron, malaperis en la arbaro. Ratia ridetis, la naturo estis al li la fonto de vivoforto.

                 Vintrovilaĝo dormis, ĉiu domo en sia propra soleco, apartigitaj per arbaretoj. Etaj hejmvojoj disiris de la pli granda, nokto sternis antaŭ tiuj kvazaŭ nur duone travideblajn retojn.

                 La lumoj de la policaŭto malfermis la vojon al Maittala, Ratia lasis la aŭton puŝi sin tra inter la arbotrunkoj antaŭen. Altaj herboj viŝis la fundon, susuris. Duonkilometron antaŭ la domo Ratia haltigis la aŭton en ioma larĝejo, parkis sub piceo kaj daŭrigis la iradon perpiede.

                 La korto silentis, super la malhela domo la duonhela ĉielo ŝajnis respeguli la kvietecon surteran. Ratia staris ioman tempon ĉe la kortorando, antaŭ ol ekiris promeni plien.

                 Kion mi diras al Maittala, se tiu sidas ekstere? Ĉu ĉio en ordo ĉi tie? Ĉu videblis strangaj irantoj?

                 Diable, espereble Maittala kuŝas en sia lito, kaj mi ne devas mensogeti.

                 La korto malplenis, la domaj fenestroj estis senvive nigraj. Ratia staris sur malalta ŝtono en la mezo de la korto, malstreĉiĝis. Ĉu edzina tombo troveblus, ha, en la plej dormema Mez-Finnlanda biendomo? Ratia rondsvingis sin sur la kalkanumoj por ekiri hejmen.

                 La bovinejan fenestron lumigis pormomenta flagro.

                 Adiaŭ ripozo kaj kvieto, Ratia pensis, bone ke ne blasfemis. Neniu tie nun melkas, en senbovina domo.

                 Mi devas iri tien, Ratia diris al si mem, prenis poŝlanternon el sia poŝo, ĝojis, ke li ne havis pafilon kun si. Plej multe en la vivo Ratia timis, ke li devus pafmortigi iun. Li promenis trans la korto al la bovineja muro, rigardis enen tra fendiĝinta fenestro. Ĉe la malantaŭa muro staris du viroj, unu tenis levilstangon kaj lanternon, la alia pakaĵon, kiun li malfermadis.

                 - Mono! aŭdeblis krio de ene, kaj poste: Silentu!

                 Nenio estas nun en ordo, Ratia pensis. Enen mi devas iri. Tiuj ne estas ĉi-domaj homoj. Li premegis la lanternon en sia mano. Kvankam ekstere ne estis tre mallume, ene en la etfenestra bovinejo helplumo estos bezonata. Ratia ekpensis pri vundiĝo, kaj eĉ pri morto. Kiel Bitte transvivus, se li ricevus kuglon en sian frunton ĉi tie en la arbara domaĉo?

                 Ĉu mi iros por Rossi? Ĉu mi  telefonos, Rossi venos post duonhoro, per motorbiciklo, kun pafilo.

                 Mi ne miksas Rossi en jenon. Mem mi iras, antaŭ ol ili forkuros.

                 Mi ne havas eĉ permeson inspekti ies hejmon, Ratia ankaŭ pensis. Sed mi iros nur por vizito. Eble unu el tiuj viroj estas Maittala mem. Kompreneble ja!

                 Monon, iu kriis monon. Kiun monon? Ĉu iu eltordis de Maittala monon, por ke la murdo ne denunciĝu? Ne, nun mi iros enen. Kaj tuj.

                 Ratia malfermis la knarantan pordon tiom energie, ke la kurba anso restis en lia mano. Ĝi sentiĝis kiel pistolo, kaj tia ĝi donis al li ian sekurecsenton, tial li ne forĵetis ĝin. Pro sia streĉiteco li ne konsciis la ridindecon de la situacio: Jen policisto arestanta krimulojn kun rustiĝinta anso.

 

                 Ambaŭ Huttunen eksaltis disen, kiam la pordo apertiĝis. La filo faligis tiel la levilstangon kiel la lanternon, la patro tamen premis la monpakaĵon kontraŭ sia brusto kaj ne pluvigis la biletojn en la bovinejan aeron. Kiam la lumo de lanterno trafis iliajn vizaĝojn, ili ambaŭ levis la manojn, eĉ la patro, la pakaĵo daŭre inter siaj fingroj.

                 - Ne pafu, ni nenion malbonan intencas, la patro diris.

                 - Preterire nur venis rigardi, ĉu vi estas en la bovinejo, la filo diris.

                 Ili kredas min Maittala, Ratia pensis.

                 Ratia iris pli proksimen, rimarkis, ke li nenion havas por timi pro la viroj. Eĉ la anson li forĵetis flanken.

                 - Nu, Huttunen kaj la filo ja ĉi tie staras. Eble tamen ne sur laŭleĝaj vojoj?

                 - Nenion malpermesitan ni faris, la patro diris, konis la policestron kaj mallevis la manojn. – Iom helpas al Maittala, pasintsemajne li petis nin ripari jenajn truojn.

                 - Kaj kiun monfaskon la mastro tenas en siaj manoj? Ratia demandis, jam iom ridete. – Eble Maittala jam anticipe pagis la salajron?

                 - Jes ja, la filo provis, sed la patro etendis la pakaĵon al Ratia.

                 - Kiu scias kies mono, ni trovis ilin tie en la muro. Povas esti ŝtelitaj.

                 Almenaŭ nun, Ratia pensis.

                 - Do eble por ni trovrekompencon… la filo diris.

                 - Eble estas la tutvivaj ŝparaĵoj de Maittala, Ratia opiniis kaj diris, ke la viroj venu matene al la stacio. Ratia tenos la monon provizore por si mem.

                 - Nun iru for, hejmen de ĉi tie kaj memoru alveni morgaŭ, por ke mi ne devu alportigi vin, Ratia forpelis la duopon, kaj ambaŭ Huttunen eskapis brue tra la senansa pordo en la korton.