Maittala venis enen tra la pordo, en sian propran bovinejon. Vere li unue provis kapti la iaman anson kaj preskaŭ falis, poste per siaj ungoj alkroĉitaj al  pordofendeto sukcesis malfermi la pordon.

                 - Kio estas? Kial vi ĉi tie bruas? li demandis.

                 - Bonan tagon, Maittala, aŭ ĉu diri nokton, Ratia diris.  – Jen policestro Ratia.

                 Maittala rigardis al Peter kaj Anne.

                 - Ĉu tiujn la policisto ĉi tie kaptas? Junaj ili ja komencas. Kaj kian damaĝon iu povus en nia bovinejo fari?

                 - Jenaj infanoj estas tute senriproĉaj, pli volonte ili helpis min. Ni nur miras, ĉar en tiu muro troviĝis granda fasko da mono. Ĉu vi scias, de kie la mono tien venis?

                 - Kiu diable ilin trovis, mi jam dudek jarojn serĉis. Jam kredis, ke da tiuj entute ne ekzistas.

                 - Kiel do? la policisto miris.

                 - Kiam mia patro mortis sub falanta arbo, li lastmomente sukcesis ankoraŭ rakonti al mi, ke li kaŝis multe da mono de sia edzino, por ke tiu ne malŝparu ĉion en vestaĵojn kaj aliajn sensencaĵojn.

                 - Kaj de kie devenas la mono? Ratia demandis.

                 - Sian tutan vivdaŭron li laboris kvazaŭ frenezulo. Kaj vendis arbojn, diris, ke ĉio iras en bankkonton, sed dekvin markoj estis en la konto, kiam ni iris por preni monon por la funebraĵo. Tiam mi diris al mia panjo, ke la patro kaŝis la monon, sed ŝi diris ke ne, la mono iris en neregulan vivon. En brandon kaj virinojn. Mi tamen neniam vidis la patron ebria, aŭ aŭdis pri ĉiesulinoj. Kiom da mono? Ĉu la infanoj ĝin trovis? La mono ja apartenas al mi, ĉu ne?

                 - Mi ankoraŭ ne kalkulis. Mi devas porti ilin al la stacio, kaj mi ne scias, eble iun imposton la ŝtato postulas. Huttunen ĵus antaŭ duonhoro trovis la monon kun sia filo.

                 - Kompreneble Huttunen, tiu sentaŭgulo. Kion diablan li do faris en nia bovinejo nokte?

                 - Mi morgaŭ demandos. Sed estu vi kontenta, vi ja plej multe gajnos en la afero.

                 - Ĉu ni rajtas jam foriri? Anne demandis, kaj Peter staris apude samdemandema.

                 - Eble ni tamen nun klarigas la aferon ĝisfunde, Ratia diris. – Oni rakontas en la vilaĝo, ke io malbona okazis al via edzino. Pro tio ankaŭ jenaj infanoj nun estas ĉi tie.

                 - Kaj kia ebla malbono? Maittala demandis.

                 - Tiu tombo malantaŭ la bovinejo… Anne sukcesis diri.

                 Maittala eksplodis en ridon.  – Ĉu vere nia Aino tie kuŝas, ho diable… Atendu nur, kiam Aino tion aŭdos…

                 - Do kion aŭdos? aŭdiĝis ĉe la pordo. Nigrahara virino promenis enen en sia helruĝa noktoĉemizo.

                 - Mi laŭdire mortigis vin kaj entombigis vin malantaŭ la bovinejo, Maittala diris.

                 - Ĉu tiu policestro tiel asertas?

                 - Ne sed tiuj infanoj, Maittala diris kaj montris al Peter kaj Anne.

                 - Bonan vesperon, diris Anne kaj riverencis.

                 - Bonan vesperon, diris Peter, kaj ankaŭ li riverencis.

                 - Venu eksteren, Maittala diris, kaj ili ĉiuj iris korten kaj malantaŭ la bovinejon al la tombo. Li prenis alumetskatolon kaj fajrigis la duone brulintan kandelon.

                 - Infanojn ni ne ricevis, Maittala rakontis, - kaj tial jena Rekku fariĝis al ni kvazaŭ propra filo. Ĝi venis al ni tute eta antaŭ dudek jaroj. Kiam ĝi mortis la antaŭan semajnon, sentiĝis, kvazaŭ iu proksimulo mortis. Mi enterigis ĝin ĉi tie. Ni interkonsentis kun Aino jam antaŭ ol ŝi ekiris parencumi, ke se Rekku mortos, ni metos bele la amikon en la sinon de la tero. Novan etan hundidon ni ja jam havas.

                 Silenta momento, flagris la kandelo. Aino viŝis siajn okulojn. Ankaŭ Peter ploremis, li estis laca kaj tial en sentema humoro. Anne kaptis la manon de Peter, iom kaŝe, malantaŭ la dorso. Ankaŭ Anne plorĝemetis. Morto estas ploriga afero, Peter pensis.

                 Ratia tamen daŭrigis la enketadon.

                 - Ĉu vi pafis cele al Peter? li demandis.

                 - Aeren mi pafis, ĉar mi pensis, ke estas lupo kiu kraketas en la arbusto, kaj intencas ataki la hundidon.

                 - Ĉu eble tiel? la policisto demandis al Peter.

                 - Eble estis tiel, Peter diris, li jam hontis, ke li tiel nervoziĝis. Sed kiu ne timus, kredante, ke iu intencas mortpafi lin?

                

                La kandelo brulis jam vegete, vento estingis ĝin. Maittala kun sia edzino ekiris enen por dormi. Ratia kunportis aŭte Peter kaj Anne en la korton de Anne.  - Ne antaŭ la pordon, Anne petis, - por ke la patrino ne vekiĝu.

                 Ratia foriris ale al la preĝeja vilaĝo. Anne ĉirkaŭbrakis Peter kaj donis al li kison adiaŭe. Peter ekpromenis en la kreskanta sunlumo al sia hejmo, nur duonvoje konstatis, ke li estus devinta peti eniron en la ĉambron de Anne, kaj ekĝojegis, ke li feliĉe ne rimarkis tion fari.

                 La gepatroj dormis ankoraŭ, kaj ne vekiĝis eĉ tiam, kiam Peter grimpis en sian ĉambron. Kaj la dormo ne venis en liajn okulojn tiumatene, li sidis rande de la lito, okulumis tra la betulo al la lago, memorpensis la kison kaj atendis, ĝis de sube aŭdiĝis voĉoj. Tiam li iris suben, eksidis ĉe la verda tablo kaj rakontis ĉion pri siaj aventuroj al la gepatroj.