La sekvan matenon la patro vekis Peter frue. La familio matenmanĝis, kaj poste ili enboatiĝis kaj ekiris. La patrino remis, la patro tenis direktilon kaj Peter ĵetis trenhokon en la akvon. Tuj ĉe la unua insuleto fiŝo kaptis la logilon. Nun Peter havis du taskojn, li volvis enen la ŝnuron kaj forpuŝis la patron al ties propra sidloko.

                 - Donu al mi, la patro ripetadis kaj provis kapti la ŝnuron.

                 - Lasu la knabon levi, la patrino diris ĉe la remiloj.

                 La patro ĉesis tumulti, sidiĝis por rigardi, kiel Peter lacigis la fiŝon. Tamen li ne povis ne admoni la tutan tempon.

                 - Tenu la ŝnuron streĉa, ne tiregu, ne lasu la fiŝon naĝi sub la boaton, naĝigu ĝin ĉi tien, por ke mi kaptu ĝin…

                 Kiam la fiŝo venis sufiĉe proksimen, la patro vidis, ke ĝi estas ezoko, kaj per sakoreto li levis ĝin en la boaton.

                 - Almenaŭ dukilograma, la patro diris.

                 - Eble ĝi unu kilogramon pezas, eĉ iom pli, la patrino opiniis.

                 La patro svenigis la fiŝon, ellasis la sangon kaj malfiksis la hokon. Ili daŭrigis la iradon, iam kaj tiam ŝanĝiĝis la remvico, kvankam la plej multon remis la patrino. Al iu iom pli granda insulo ili allandiĝis. La patro komencis tuj fari fajron. Per hakilo li rompis sekajn branĉojn, tranĉis el stumpo gudrozajn ŝtipetojn por ekbruligo. Baldaŭ la flamoj flagris ĉe granda ŝtono kaj nigrigis kafopoton. La patrino aranĝis sur granda ebena ŝtono tasojn, panon kaj buteron. La patro kuiris kafon. Kiam la akvo ekbolis, li levis la poton per stangeto, malfermis ĝin kaj enmetis kafopulvoron mankavmezure, lasis la trinkaĵon dufoje reboleti kaj levis la poton sur la ŝtonon.

                 Dum ili trinkis la kafon, alia boato turnis sin en la golfon. En la boato sidis du virinoj.

                 - Tiu kiu remas, estas avino Lehtonen, la patrino diris. – Baldaŭ ni aŭdos la lastajn novaĵojn.

                 - Kaj la alia estas avino Peltonen, la patro diris. – Klaĉulino ankaŭ ŝi.

                 Lehtonen remis la boaton stranden. La patro tiris ĝin duone sur la sablon, la virinoj rampis teren. La patrino lavetis du tasojn kaj proponis kafon. La virinoj urĝis preni kafon kaj bulkon. Peter atendis, ke li aŭdos iom pli pri tiu afero, kiu nun plej multe lin interesis. Kaj jes ja:

                 - Neniu vidis de longe la edzinon de Maittala, Peltonen diris.

                 - Adiaŭis sian edzon kaj foriris kun iu kolportisto, Lehtonen diris.

                 - Aŭ eble kun iu predikanto, ĉar kolportistoj ne videblis ĉi tie, daŭrigis Peltonen.

                 - Ankaŭ predikistojn ni ne vidis post la pasintjara somero. Tiam vi ja konfesis publike viajn pekojn en la kunveno…

                 - Vi forgesu kaj ne kredu tiujn miajn pekojn, ion mi nur diris, eĉ mensogis… Kaj eble la predikantoj tiam donis al la ino Maittala ian broŝuron kun adreso kaj telefonnumero. Nun finfine ŝi postkuris tiujn bigotojn.

                 - Estas ankaŭ alia ebleco, Lehtonen diris. – Maittala estas furiozema viro. En iu somernokto svingiĝis hakilo kaj la edzina kapo falis teren.

                 - Tio ne okazas tiel facile, la patro oponis. – Sed eble sinjorino Maittala iris viziti sian fratinon.

                 - Apenaŭ, atendu ke mi rakontas, Peltonen diris. – La komercisto menciis, ke Maittala aĉetis ilojn por pecigi kaj kaŝi la kadavron. Eĉ segilon por ostoj.

                 - Ĉu vere en nia loka vendejo vendiĝas ostosegiloj? la patrino miris.

                 - La sinjorino ne komencu ironii al ni kamparaninoj, Lehtonen diris.

                 - Ankaŭ ni ja ion komprenas, kvankam ne loĝas en asfaltvilaĝo, Peltonen aldonis.

                 - Mi certe ne pensas malbele pri la kamparanoj, la patrino klarigis. – Multe da praktika saĝo troviĝas ĉi tie, ankaŭ tia scio, kiu malaperis en la urboj.

                 - Same mi ankaŭ pensas, Lehtonen diris. – Do la sinjorino samopinias, ke io stranga okazis al la edzino de Maittala?

                 - Kiu scias, kio okazis, eble ŝi tamen vojaĝis ien, eble eĉ eksterlanden?

                 - Pri tia plano ni estus aŭdintaj, Peltonen dubis, kaj ambaŭ virinoj dankis pro la kafo kaj komencis enboatiĝi. La patro puŝis helpe ĉe la pruo.

                 - Vi vidos, ke iu teruraĵo ankoraŭ malkovriĝos, Peltonen kriis, kiam Lehtonen jam ekremis, kaj longe aŭdiĝis indigna parolado el la gudrita boato.