Matene Peter vekiĝis, frotis siajn manojn unu kontraŭ la alia. En la manoj restis rezino post la vespera staplado, kvankam li saŭnis kaj multfoje lavis la manojn.

                 Peter memoris Anne, kaj io en lia animo saltetis. Jen amo, li pensis, kaj tuj poste, ke tamen ne. Li leviĝis, descendis de sia subtegmenta ĉambro, iris pisi kaj poste enen. La patro kaj la patrino salutis bonmatene ĉe la tablo. Peter verŝis teon, la patrino puŝis panon pli proksimen, ambaŭ parolis ion tian, kion oni matene parolas. Peter manĝis du buterpanojn kaj iris eksteren. La patro vokis post li, demandis, ĉu Peter volas posttagmeze veni kun la gepatroj al la rondiranta butikaŭto. Peter volis, bone li havus tempon antaŭ la vespero kaj la renkonto. La aŭto haltos en unukilometra distanco, en la korto de iama popollernejo.

                 Lastvespere, kiam Peter staplis la lignon, la patro kaj la patrino enakvigis fiŝretojn. Tute proksime, proprastrande, de tie iam venis multe da fiŝoj. Nun la patro venis post Peter al la bordo, boate ili iris al la retoj. Peter remis, la patro levis la retojn. Venis nur du dikaj leŭciskoj. Ili ne havis katon, do la patro fosis la fiŝojn en kompoŝton.

                 Al la butikaŭto ili iris boate. En la lerneja korto jam duondeko da homoj atendis kun siaj aĉetsakoj. La patro iris al la viroj, la patrino al la virinoj. Peter eksidis sur ŝtono, fosis piedfingre sablon antaŭ si, aŭskultadis la parolojn de adoltoj. Onidire iu de ie ŝtelis terpomojn el kelo. Iu viro estis kun iu ino tiamaniere. Oni pugnobatiĝis en la dancejo. La edzino de Maittala malaperis.

                 - Malaperis? iu demandis pli laŭte.

                 - Jam unu semajnon oni ŝin ne vidis, klarigis iu alia. – Mi vizitis tie, sed ne sukcesis eniri. Maittala staris porde kaj ne paŝis flanken. Mi demandis al li, kie la mastrino? Diris, ke tiu iris parencumi, sed kredu tion, kiu volas. Ĉu ŝi eĉ havas parencojn, almenaŭ neniu pri tio aŭdis? Kaj la vestoj malaperis. Paltoj kaj tiaĵoj.

                 - Kiel vi eble tion eksciis? la patro demandis.

                 - Kiam mi kaŝe rigardis enen en la vestiblon, en la rako pendis nur viraj vestoj.

                 Peter pensis, ke se la virino iris al siaj parencoj, ŝi kompreneble kunprenis siajn vestojn, sed nenion li diris.

                 - La geparo ne vivis en konkordo, sciis iu.

                 - Kiu povus kun Maittala, plenfreneza viro, diris iu alia.

                 La butikaŭto alvenis polvige al la korto. La homoj eniris. Peter restis sidi sur la ŝtono, atendis en la sunlumo. La unuaj viroj revenis eksteren preskaŭ tuj, kun bierkorboj.

                 - Prenu, knabo, bieron, unu el ili diris preterire al Peter, ne restis tamen atendi la respondon sed direktiĝis pade en la arbaron.

                 La patro kaj la patrino venis, kun dikaj aĉetsakoj. La patrino etendis al Peter glaciaĵon, ekrigardis trans la ŝultron de Peter. Peter turnis sin, vidis nigrapaltan viron proksimiĝi, kun nigraj gumbotoj kaj nigra ĉapelo.

                 - Jen Maittala, la patro flustris al Peter, kaj Peter memoris, kion li aŭdis. La edzino de Maittala parencumis. Aŭ forkuris. Aŭ estis mortigita, Peter daŭrigis la penson. Murdita, kompreneble, strangolita kaj enterigita en marĉon. Lastprintempe Peter komencis legi detektivromanojn, kaj nun ŝajnis en la afmosfero troviĝi iu tiaspeca intrigo.

                 En la boato la patro remis kaj Peter stiris. Motoron ili ne uzis, la patro malamis ĝian bruon, kaj pli volonte remis eĉ longajn distancojn. Kiam oni remis, oni ankau kapablis diskuti kun aliaj.

                 La gepatroj parolis pri Maittala, antaŭnome Matti. Kiel junulo Matti estis pravaspekta viro, samaĝa kiel la patrino, samklase ili trairis la lernejon, unufoje eĉ dancis kune en iu somera vespero, kiam la vilaĝaj gejunuloj kolektiĝis en malplena fojnejo. Eĉ tiam Maittala estis ebria, bruaĉis, interbatalis, estis forĵetita far la aliaj junuloj. Iom poste li estis enkarcerigita por ioma tempo pro etaj ŝteladoj, revenis el prizono kiel morna viro en sian hejmdomon, kie unue mortis la patrino kaj iom poste la patro. Edzinon Maittala trovis neniu scias de kie. Ŝi ne partoprenis en la komuna vivo de la vilaĝanoj, la geparo vivis duope. Infanojn ili ne havis.

                 Eble Maittala ne plu havas edzinon.

                 -Li mortigis la virinon, Peter proponis de sur la poŭpa boatbenko.

                 - Sensencaĵoj, la patrino diris. – La edzino suferis sufiĉe kaj eskapis.

                 - Laŭ vilaĝanoj Maittala estas riĉa, la patro diris post ioma tempo. – Ne aĉetas alkoholon, vivas per malkara kolbaso kaj lagaj fiŝoj.

                 - La homoj parolu kion ili parolas. Neniajn trezorojn li havas, senlaborulo, la patrino opiniis.

                 - Amuze pensi, ke li havus monbiletojn en laktujo. Aŭ orbulojn sub la kela planko, Peter diris.

                 - Maittala estas nur olda, malriĉa, malsana kompatinda viro, la patro diris, tiel finante la konversacion pri jena temo.

                 La boato alvenis hejmborden, la varojn ili portis al la domo. La patrino komencis prepari manĝaĵon, la patro ordonis, ke Peter helpu lin ĉe riparado de la aĉa, kurta, ŝtona kajo. Peter vadis en la lago, levis ŝtonojn, malvarmis, intermite grimpis teren por ripozi. La patro portis ŝtonojn el arbaro, vestita en sia blua sportpantalono. Truhava ĉemizo malpuriĝis tiuloke, kie li tenis la ŝtonojn. Peter konstatis, ke li ĝojas pri tio, ke lia patro estas lia patro. La patrino venis ŝtuparen, vokis ilin manĝi. Maaanĝi, ŝi vokegis, kvankam pro distanco tio ne estis necese.