Anne levis la klapon, aŭskultis iom, rampis enen kaj malfermis silente la klapon. Ene ŝajnis esti mallumege, antaŭ ol la okuloj alkutimiĝis al la lumo kiu tragutis tra la fendoj en la muro. En la subtegmentejo troviĝis multaj kartonaj kestoj plenaj de vestaĵoj. Aliflanke videblis pordo al krude konstruita ĉambreto. Anne ŝteliris al la pordo, malbenis la subpiede knarantajn tabulojn, turnis la anson. La pordo estis hokita. Anne frapis, mallaŭte, atendis iom kaj frapis denove. ”Kiu tie?” aŭdiĝis de interne voĉo, kiun Anne difinis timema.

                 - Mi, Anne, Anne respondis. Hoko leviĝis, Anne apertis la pordon kaj iris enen. Tra la eta fenestro de la ĉambro videblis betulaj branĉoj, malantaŭ ili akvo kaj translaga bordo. Anne eksidis sur la litrando, Peter rampis apuden.

                 - Kial vi ĉitempe alvenis? Peter demandis.

                 - Mi ja devas praktiki. Ankaŭ vi devus. Venu al mi iun nokton, kaj  ni iros al Maittala. Nokte tio ja devas okazi.

                 - Stultulo, Peter diris. – Nokte ĉiuj dormas, mi almenaŭ. Kaj ĉu ni vere povas tie fari ion necesan?

                 - Ni spionos, Anne diris, kaj akcentis la lastan vorton. – Unue ni solvos la misteron de la edzino de Maittala kaj poste alarmos la policon veni surloken.

                 - Ni devas havi bonegan pruvon, Peter diris.

                 - Ĝuste tion ni akiros, Anne diris certavoĉe.

                 De malsupre aŭdiĝis sonoj. La klapo malfermiĝis, iu venis alen. Anne rapide etendis sin murorande, tiris litkovrilon super sia kapo. Peter daŭre sidis surlite. La pordo apertiĝis, la patrino rigardis enen.

                 - Mi aŭdis ion, ĉu vi malsanas ĉi tie?

                 - Mi pisis ekstere, Peter diris. – Kaj iom kantetadis, pardonu min. Vi iru dormi, bonan nokton.

                 La patrino tuŝis la frunton de Peter. – Almenaŭ vi ne havas febron, ŝi diris, kisis la knabon survangen kaj foriris.

                 Anne leviĝis, ridetis mallaŭte. – Imagu, se via patrino trovis min. Kion ŝi estus pensinta? Ke mi amindumas ŝian fileton?

                 - Pah, Peter diris, kaj ĝojis, ke Anne ne povis vidi lian ruĝiĝon en la krepusko. – Kaj silentu, kioma horo estas? Vi devas foriri tuj, kiam la gepatroj reekdormos.

                 Anne rigardis sian horloĝon.  – Ŝajne dudek minutojn post la unua. Mi kuŝos ĉi tie ĝis la dua kaj foriros.

                 - Bone tiel, Peter diris kaj klinis sin por rigardi eksteren tra la fenestro. La lago vivis malantaŭ la betulo, spiris per siaj ondoj kaj glatigis la memon de Peter, kiu stormis pro la konscio, ke li havas virinon en sia lito, kaj li ne sciis, kion fari kun tiu.

                 - Stultulo, kial vi tie sidas? Anne demandis. – Venu miaflanken kaj ni interparolu mallaŭte, por ke mi ne ekdormu.

                 Peter kuŝiĝis apud Anne, sur la litkovrilo, tenis la manojn strikte ĉeflanke kaj kuraĝis nenion diri.

                 - Pasis jam unu monato de tio, kiam mi vidis mian patron, Anne rakontis. – La patrino ĵetis lin eksteren, ĉar li venis ebria hejmen. Ne tre ofte li tion faris, sed ĉiam la patrino nervoziĝis kaj unue insultis lin kaj poste mutis du semajnojn. Mi kredas, ke la patro vizitis ankaŭ iun  alian virinon. Almenaŭ la patrino iam ion tian diris. Nun ili vivas apartaj kaj eksiĝos oficiale iam aŭtune. Mi fariĝos divorcinfano. Ne bone. Ne…

                 Peter etendis sian manon, tuŝis Anne je io, kio sentiĝis tro mola, tuj removis sian manon siaflanken. Anne serĉis la manon de Peter en la sian.

                 - Premu, ŝi petis, kaj Peter iom mire konstatis, ke ŝi preskaŭ ploris, kaj Peter ne sciis, kion fari aŭ kion diri, do li agis ĝuste tiel kiel bone estis, li silentis kaj tenis la manon de Anne kaj lasis ŝin kuŝi apud li ĝis venis la dua horo kaj Anne grimpis for el la lito, irante donis al Peter kison sur ties frunton, kio tenis Peter maldorma la reston de la nokto, kaj  foriris tiom mallaŭte, ke eĉ Peter ne aŭdis ŝiajn movojn dumvoje eksteren.