La flosilo de fiŝkaptilo balanciĝis sur akvo, drivis laŭ la vento ale al la bordo. Peter levis la hokon, kontrolis la vermon, svingis la vergon kaj ĵetis la hokon pli malproksimen. Apude naĝis alia flosilo, iom pli ronda. Anne sidis en la pruo, Peter en la poŭpo.

                 Estis la antaŭtago de la mezsomera festo.

                 Fiŝo ektiris la ŝnuron de Peter, la flosilo plonĝis kaj reaperis. Peter ne rimarkis tion. Li rigardadis Anne, kiu skrapis sian nukon.

                 - Fi, Anne diris. – Kuloj  manĝis.

                 - Ĉu mire, multnokte ni ja kaŝiris en arbustaroj.

                 - La patrino nervoziĝis kiam ŝi aŭdis, pri kio ni okupis nin lastatempe, Anne diris.

                 - Ĉe ni la gepatroj unue malpermesis al mi  ĝis la somerfino   foriron el la propra korto, sed finfine mi kredas, ke ili estis fieraj pri mi. Frapetadis eĉ mian ŝultron.

                 La fiŝo provis denove, tiris la flosilon, Peter vidis nur Anne.

                 - Fiŝo manĝas, Anne atentigis.

                 Peter ekvekiĝis, tiris el la akvo leŭciskon, kiu tamen falis ree en akvon, antaŭ ol Peter sukcesis svingi ĝin en la boaton.

                 Bone, ke ĝi falis, Peter pensis.

                 Vento ekis, levis la ondojn pli altaj. Peter prenis la fiŝkaptilon en sian manon, forigis la vermreston, turnis la ŝnuron ĉirkaŭ la vergon. Anne faris same. Ĉe la horizonto aperis malhela nubo, la akvo koloriĝis nigra. La obskuron fendis malproksime hela strio de fulmo. Tondro aŭdeblis multe pli poste, ĝin preskaŭ kovris la venta susurado.

                 Anne saltis stari sur borda ŝtono.  – Ne rigardu, ŝi diris, rapide forĵetis siajn vestojn kaj iris naĝi. Peter metis sian pantalonon sur la rembenkon kaj saltis ankaŭ li en la lagon. Ili naĝis ĝis la mezo de la golfo, atendis la fulmotondron, ili sciis, ke ili devas baldaŭ ekiri hejmen.

                 - Eble ĝi ne povas veni ĉi tien, trans la lagon, Anne diris pri la stormo.

                 - Se ĝi estas sufiĉe forta, ĝi povas, Peter diris.

                 Akvoherboj turniĝis ĉirkaŭ la piedoj de Peter, ili rompiĝis facile kaj ne tiris Peter en la fundon. Anne grimpis sur la ŝtonon, tamen Peter ne povis ne rigardi ŝian leviĝon, ŝian ekflorantan virinecon. Ankaŭ Peter revenis en la boaton, vestis la pantalonon tuj sen sekigi sin.

                 Estis naĝado en somermezo, plena de adolteco kaj fulmotondro. Peter ree rigardis al Anne, la vidado preskaŭ doloris, doloro sentiĝis en la ventro, tuj sub la sternumo. Ankaŭ Anne rigardis al Peter, ŝi sentis aliel, ne dolore sed ĉarmume, sidante tie sur la malseka lagoborda ŝtono. Mia kara, tiel ŝi pensis.

                 La nubo proksimiĝis, fulmoj videblis pli helaj. Tondro jam plene superis la ventan voĉon. Ili puŝis la boaton  en akvon. Anne ekremis. Komence  la boato iris ale al la fulmotondro, Peter sidis en la poŭpo kaj observis ĝin, vidis la treman brilon, sentis, kiel la fulmotondro martelas por lia vivo novan irvojon, alispecan, pli plenkreskan. Anne remis rapide, svingigis la harojn de sur la okuloj, ridis al la proksimiĝanta uragano.

                 Jen estas la vivo, Peter pensis, aldonis sian propran ridon al la rido de Anne, puŝis la stirilon en akvon kaj turnis ankaŭ la boaton en la por li konvenan direkton.