Mikael Ratia levis siajn piedojn de sur la tablo, kiam li aŭdis kraketon ĉe la pordo. Tamen neniu envenis, kaj tial Ratia opiniis, ke ree iu puŝis enen ian komercan reklamon. Ŝiru kaj gluu, enpoŝtigu jam, enormaj premioj se vi agas tuj.

                 Post duonhoro Ami Rossi alvenis kaj kunportis koverton.

                 - Ni ricevis leteron, Rossi diris kaj ĵetis la koverton surtablen.

                 Ratia prenis ĝin, tondis kaj eltiris paperon. "Denunco sen la nomo de la sendinto", li pensis, legis, donis al Rossi. Ankaŭ tiu legis, ekridis kaj diris:

                 - Mi almenaŭ scias, kiuj skribis jenon.

                 - Ankaŭ mi, Ratia diris. – Mi tamen ne sciis, ke la sinjorinoj havas tiom infanecan skribstilon.

                 - Eble la komercisto skribis ĝin laŭ la diktado de la virinoj.

                 - Al mi ŝajnas, ke temas pri virina skribo. La vendisto tamen alkutimiĝis al skribado. Eble li agis kune, ekzemple donacis paperon kaj koverton.

                 Mikael Ratia ĵetis la paperon en paperkorbon. – Ni ne arkivigos ĝin, sed iru vi interdiskuti kun Lehtonen kaj Peltonen. Jam delonge mi devis viziti Vintrovilaĝon, kaj nun mi tion faras. Nenion alian ni ja hodiaŭ havas por fari.

                 Ami Rossi trovis bonŝance la virinojn tuj. Tiuj sidis sur benko en  tombejo, bone videblaj al la strato, kun siaj tombzorgiloj, ili ja ambaŭ estis vidvinoj. Ami iris tra la pordego, promenis al la virinoj kvazaŭ hazarde, sidiĝis sur la sama benko kaj provis surprizi:

                 - La policstacio dankas vin pro la interesa letero, estis amuze legi ĝin.

                 - Bonvolu, sinjoro policisto, Lehtonen diris. – Kaj pro kiu letero do?

                 - Pro tiu letero, kiun vi hodiaŭ puŝis tra la letertruo de la stacio, Ami Rossi diris.

                 - Ja do pro tiu, Lehtonen diris kaj rigardis demande al Peltonen.

                 Ami Rossi okulumis la virinojn, kiuj nun aspektis tute konsternitaj. La policisto dankis ilin, bone estus estinta akcepti la dankon, sed por kio li ilin laŭdis, tion la vidvinoj ne komprenis. Ami Rossi jam ekopiniis, ke la virinoj vere ne estis la skribintoj.

                 - Ĉu vi lasis hodiaŭ al la stacio anoniman leteron? Ami Rossi demandis rekte.

                 - Jes ne ni, Peltonen diris.

                 - Neniam anonime ni, Lehtonen diris. – Ĉiam ni kun niaj nomoj opinias kion ni opinias.

                 Ami Rossi ne multe fidis al la ĝenerala sincereco de la virinoj, sed al tiu ĉi mesaĝo la virinoj klare ne kulpis  Rossi daŭrigis ankoraŭ:

                 - Nenion novan vi aŭdis pri Huttunen lastatempe?

                 La virinoj ree rigardis unu la alian.

                 - Nenion vere delonge, ili estadas en sia domaĉo kaj ne vizitas la vilaĝon. Kion eble ili tie planas? Iom strangaj ili ja estas.

                  Rossi stariĝis, adiaŭis kaj ekiris al la stacio por rakonti al Ratia, ke la denunco ŝajnis esti petolaĵo de knaboj.

 

                 Mikael Ratia ankoraŭ ne revenis el Vintrovilaĝo, la aktistino rakontis. Ververe Ratia ĝuste tiutempe alvenis en la korto de Maittala kaj okulumis ĉirkaŭen. Kadukiĝinta korto, plene malzorgita. Sub la fenestroj kreskis en florbedo kelkaj pelargonioj, meze de la  linio mankis unu. Eble elportita al la kuireja fenestro. Kelkaj tretitaj padoj iris en la nerazita herbo. Stranden iris ĉarvojo tra pordego, tra la alia pordego iris pado al la najbaroj.

                 Maittala venis eksteren, descendis laŭ la putrintaj ŝtupoj korten, promenis doni mansaluton.

                 - Kion la policestro celas? li demandis suspektaspekta.

                 - Mi nur venis demandi, ĉu en tiu ĉi vilaĝo ĉio glate iras.

                 - Kial ne, Maittala diris. – Da fiŝo venas, ĉu la policisto fiŝkaptas?

                 Grava socia demando, Ratia pensis, kaj jesis.

                 La interdiskuto daŭris, samtempe Ratia provis flari, ĉu en la etoso troviĝas io nenormala, ĉu antaŭ li eble staras viro, kiu mortigis sian edzinon. Ratia neniam renkontis murdiston, des malpli edzinmurdiston. Li ne demandis pri la virino, sed jam Maittala diris:

                 - Mi ne proponas eĉ kafon, la edzino vizitas siajn parencojn.

                 - Mi ja devas iri pluen, Ratia diris. – Kiel fartas Huttunen?

                 - Mi ne scias, vi ja konas tiujn sentaŭgulojn. Min ili ne ĝenas aŭ malĝenas. Pli bone, se ili restas hejme. Ĉu tien la policestro celas?

                 - Intencis viziti, Ratia diris, levis la manon, ascendis en la aŭton kaj ekstiris.

 

                 - Jen ni vivas due kun la filo, per la komunuma subteno, malriĉe vere, Huttunen diris al Ratia. La filo diris nenion, paŭtis, memoris la multajn fojojn, kiam Ratia devis lin admoni. Ratia nenion eksciis de la viroj, se ili vere planis rabi ion, ili ne fanfarintus pri tio al la policestro.

                 Mikael Ratia revenis al la aŭto, veturis al la preĝejvilaĝo, aŭskultis, kion  Rossi havis por raporti. – Plene sensenca letero. Kompreneble.

                 Sed en la menso de Ratia restis ia maltrankvilo pri Vintrovilaĝo. "Venontan nokton okazos multaj teruraĵoj", li memoris el la denuncletero.

                 Pro lia propra mensa sano estis bezone, ke hodiaŭ nokte li iru surloken por travivi mem tiujn terurajn okazaĵojn.