Huttunen sidis ĉetable kaj trinkis kafon, trempis panon en ĝi, iam tiam puŝis sukerpecon en sian buŝon. La suno jam antaŭ longe leviĝis, sed Huttunen ne dormemis, la antaŭan tagon li sufiĉe ripozis en arestejo, kien policisto lin, ebriulon, kondukis. La filo kuŝis sur lito en ĉambra angulo kaj ronkis. Kio de tiu fariĝos, en lernejo li siatempe kaŭzis ĝenon kaj konfuzon kaj nenion lernis.  Huttunen pro tio ne multe sin ĉagrenis, sed multspecaj inoj kun siaj hartuberoj daŭre vizitis lin el lernejo kaj el  socialoficejo por plendi kaj por "kontroli situacion", kio tiu lasta do eble signifis.

 Eble tion, ke jam antaŭ longe lia edzino pendumis sin per kolsvingilo, kaj ankaŭ lia patrino, kiu venis por prizorgi la mastrumadon, mortis antaŭ ioma tempo.

                 Mem li devis eduki la filon, ĉion provis, sed malefike, ĉiam tiu lasis sin kaptiĝi, kiun ajn malbonaĵon li faris, kaj ree la patro devis pagi. Fia ulaĉo, kial li ne kapablis eskapi de krimloko nerimarkite?

                 La nomita ulaĉo vekiĝis, oscedis kaj leviĝis, suprenhisis sian kalsonon, skrapis la postaĵon, diris Bonan Matenon kaj eksidis ĉe la kafotablo.

                 - Vi estus povinta dormi ankoraŭ, la patro diris. – Nenian urĝon ni havas.

                 - Vi mem estus povinta, la filo diris, verŝis por si kafon el nigriĝinta kupra kafujo kaj almetis iom da sukero kaj multe da lakto. – Ree vi estis en arestejo, la filo daŭrigis.

                 - Kaj vi diabla porko malplenigis la pneŭmatikojn de iu aŭto. Ĉu vi ne havis ion pli utilan por fari?

                 - Tiu virinaĉo komencis insulti min en la vendejo, la filo klarigis.

                 - La edzino de bankdirektoro. Tutcerte vi estis plene senkulpa. Povra knabo, kiun virinoj piedbatas en vendejo.

                 - Iomete mi ŝin puŝis, ŝi nome staris survoje kun sia aĉetĉaro. Ŝi provis bati min per sia mansaketo kaj jam la ĉaro renversiĝis kaj la inaĉo kaŭzis grandan malordon, sed min la vendisto kulpigis kaj postulis pagi kaj diris, ke nenion li vendos al ni antaŭ ol vi iros tien por klarigi la aferon. Kaj ne forgesu ke ni ne ricevis de la bankdirektoro la prunton.

                 - Vi diabla uleto, ĉu neniam vi fariĝas plenkreska?

                 - Demandas drinkulo kiu ĉiusemajne arestigas sin. Almenaŭ unufoje.

                 Huttunen leviĝis kaj promenis eksteren en la kortan balancilon. La knabo venis liaflanken, puŝetis la patron kun sia kubuto. Huttunen turnis sin al la knabo, batetis manplate la dorson de sia filo, kaj tio signifis: Jen ni estas, patro kaj filo, kaj jen ni sidas en la balancilo kaj tamen ne plu memoras la pasintaĵojn.

 

                 - Ni devas ricevi pli da mono, la filo diris.

- Pli multe ili ne donas en la socialhelpo, la patro opiniis.

                 - Mi scias, kie troviĝas multe da mono, la filo diris post momento. – Ĉe Maittala. Li ŝparis monon dekojn da jaroj. La tutan monon li havas hejme. En bankon neniam li portis ion.

 

                 - De kie vi tion scias? la patro demandis.

                 - Lehtonen diris en la servostacia kafejo.

                 - Pri la rakontoj de tiu virinaĉo vi ne ĝenu vin. Malbelaĵojn ŝi ja eĉ pri ni rakontas. Kiom Maittala povus havi? Ĉu ankaŭ pri tio vi ion aŭdis?

                 - Lehtonen kalkulis kun la kasistknabino, ke multon li devas posedi. Certe li povus aĉeti propran domon en urbo, se li volus. Pensu nun, lia edzino neniam eĉ novan robon havis.

                 - Tiom multe, Huttunen diris, baldaŭ ripetis tion kaj rigardis al sia filo subbrove. – Se ni hazarde iam noktotempe estos ie tiuloke, vi neniam rakontu pri tio al iu.

 

 

                 - Ja ne, la knabo diris, pensis pri la monsumo kaj duonon de ĝi al si mem, kaj lasis longan ridaĉon ŝvebi en la somervarma aero.