Anne jam estis kaptinta kelkajn iom pli grandajn perkojn, kiam Peter remis surloken. Sur ebena ŝtono ŝi estis farinta etan fajron. La fiŝojn ŝi jam purigis kaj nun fritis.           

                 - Venu manĝi, Anne kriis jam de malproksime. – Mi kunprenis salon por gusto, ŝi daŭrigis kaj turnis la fritaĵojn.

                 Peter iom miris, li ne rajtis sola fari fajron, kaj certe ne kapablis pretigi kaj friti fiŝojn. Li ekpensis, ke li estas dorlotita infano, kiu nur atendas, ke li ricevas de aliaj ĉion preta, kontraŭe al Anne, kies gepatroj kverelis kaj tial ne havis tempon intermiksi sin en ŝia vivo.

                 Peter tiris la boaton parte sur la teron kaj iris al Anne. En akvo, inter lagaj herboj, staris sukobotelo. Ŝajne Anne jam anticipe planis aranĝi al Peter ion surprizan kaj refreŝigan. Anne rulis fiŝon en grandan alnofolion kaj etendis ĝin al Peter. Peter maĉis, serĉis fingre fiŝostojn en sia buŝo, laŭdis la guston. Anne mastrumadis, kiel edzino, Peter pensis, tamen ne malice. Anne estis samspeca kiel lia patrino, kiu sola devis fari ĉion en la hejmo, kaj patro eĉ vespere pensis nur pri siaj lernejaj laboroj.

                 Kiam ili jam manĝis kaj lavis al si la manojn, Peter demandis:

                 - Ĉu vi konas Matti Maittala?

                 - Mi kelkfoje vidis lin. Ne amuza viro ververe.

                 - Antaŭ unu semajno lia edzino malaperis.

                 - Malaperis? Kiel? Erariris en arbaro?

                 - Ne ne, neniu scias. La vilaĝanoj diras, ke Maittala rakontis, ke lia edzino iris viziti siajn parencojn.

                 - Kial ne, ĉu estus ia miraklo?

                 - Onidire malaperis aĵoj. Mi kredas, kaj ankaŭ multaj aliaj, ke Maittala mortigis sian edzinon kaj kaŝis ie la kadavron. Alligis ŝtonojn ĉirkaŭ la maleoloj kaj ĵetis la virinon en la lagon. En iun profundan lokon. Li ja estas fiŝisto, li konas la fundon.

                 - Ho ve, Anne entuziasmiĝis. – Kompreneble tiel okazis. Unue la virinaĉo senviven per hakilo kaj noktomeze lagomezen kaj plumps. La hakilo la saman vojon. Pluvo forlavas la sangon de malantaŭ la saŭno. Neniu scias ion demandi, ĉar mankas la kadavro.

                 Peter ekĝojis, ke iu samopinias kun li. Kaj eĉ pli, kiam Anne daŭrigis:

                 - Aŭskultu, viro, estu la solvado de la Maittala-kazo nia ĉefa okupo ĉisomera.

                 - Miaflanke konvenas, Peter jesis, kvankam la sekvaj vortoj de Anne iom terurtremigis lin.

                 - Ni devas spioni Maittala. Pli volonte nokte, nokte tiaj moviĝas en siaj krimaj agoj.

                 - Nokte, Peter diris, kaj meditis, kiel li povus pro la gepatroj iri arbaren nokte. Kaj ĉu li eĉ havus sufiĉan kuraĝon. Kaj tamen li daŭrigis: - Nokte, kompreneble.

                 Tamen li dubis, ĉu ili ion sukcesos ekscii ĝuste en tiu diurna tempo, sed laŭte nenion diris, pensante, ke Anne kredos lin timema.